Diskuto:Teherano

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by Sj1mor in topic Apero de koordinatoj en la titolo

Teh"e"rano? http://bertilow.com/lanlin/azio.html#IR - laŭ Bertilo. --anonimulo, 26 Jul. 2010‎


Ne nur laŭ Bertilo...

Citaĵo
 Teheran/o Ĉefurbo de Irano (51°27'E, 35°40'N) 
— PIV

Mi tial, sen ke ĝis nun venintus defendanto de ortografia variaĵo "Tehrano", alinomigas la artikolon al Teherano. --ThomasPusch (diskuto) 20:06, 26 Feb. 2013 (UTC)

PS: Ekde preskaŭ kvar jaroj ekzistas vikipedia artikolo provinco Teherano, kiu tute pace uzas la tradician e-lingvan ortografion kaj neniu protestus.

PPS: Malgraŭ la konvinka argumentado, mi ŝajne forvokiĝis de la komputilo en februaro 2013 kiam mi volis realigi la alinomigon, kaj poste forgesis pri ĝi. Do kun ioma malfruo mi nun en septembro 2014 ankoraŭ realigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 07:42, 20 Sep. 2014 (UTC)

Ampleksigo redakti

Nun mi aldonis ĉapitrojn Geografio, Demografio kaj Ekonomio. Nun mankas aliaj kaj plibonigo de Historio. kani (diskuto) 12:14, 14 jun. 2023 (UTC)Reply

Estas stranga duoblaĵo en Informkestoj.--kani (diskuto) 12:16, 14 jun. 2023 (UTC)Reply

Apero de koordinatoj en la titolo redakti

Mi ne memoras la parametron por informeksto urbo por malaperigi ilin. Sj1mor (diskuto) 20:47, 12 nov. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Teherano".