Diskuto:Tiranosaŭro

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by ThomasPusch in topic ADLS-diskuto

ADLS-diskuto redakti

Proponita de --Paul Hopkins 20:28, 22. Jun 2007 (UTC)

  • Por
    1.   Por: --Petr Tomasovsky 06:52, 23. Jun 2007 (UTC)
    2.   Por: Tamen oni ne forgesu krei la artikolojn, al kiuj oni referencas pere de "Legu pli detale en"-Ŝablono, ĉar alie tiuj pompaj referencoj postlasas nur amaran impreson... Alaŭdo ۩ 13:25, 23. Jun 2007 (UTC)
    3.   Por: Marcos 16:04, 28. Jun 2007 (UTC)
    4.   Por: Yekrats 12:23, 5. Jul 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ

Elektiĝis elstara la 7-an de julio 2007. ThomasPusch (diskuto) 16:14, 13 sep. 2018 (UTC)Reply

Rejŝo? redakti

En la artikolo estas menciata la vorto rejŝo kun ligilo al ebla paĝo pri ĝi, kvankam tiu paĝo laŭ la stato de hodiaŭ ne ekzistas kaj la vorto do estas ruĝa. Bedaŭrinde al mi en la artikolo ne klariĝas, kio estu "rejŝo", kaj mi trovas la vorton en neniu el miaj vortaroj. Konsentite, ke mi ne havas la plej novan eldonon de PIV el 2002, sed nur la klasikan eldonon de 1970, kaj mi havas dulingvajn vortarojn nur pri la kvin naciaj lingvoj kiujn mi plej parolas (LT EN DE FR NL), ne pri aliaj lingvoj, sed ĉiuj el tiuj vortaroj de mi nur konas iun antikvan moneron "rejso" kaj nenion pli. Mi tute ne kontraŭas iun neologismon se fizikisto en vikipedio per bona artikolo klarigas kio ĝi estu kaj kial ĝi necesas, sed iu vorto kiu nek klariĝas en la ampleksaj vortaroj de Esperanto nek en vikipedio estas dubinda.

ThomasPusch 05:10, 30. Sep 2007 (UTC)

: La supra noto daŭre sama aktualas kiom antaŭ pli ol 10 jaroj. Entute estas amaso da ruĝaj ligiloj en la teksto, kaj legante restas multaj neresponditaj demandoj. Iuj ruĝaj ligiloj estas simplaj mankoj de alidirektiloj al ekzistantaj tekstoj: ekzemple mi ĵus en supraĵa rigardo trovis misruĝan ligilon por ekzistanta teksto Kretacea-terciara evento. Sed nepre necesas ke iu redaktanto sentas sin respondeca elsarki tiajn mankojn, aŭ oni devus pridubi la elstarecon de la artikolo. ThomasPusch (diskuto) 08:31, 18 apr. 2018 (UTC)Reply

La artikolo estas parte traduko de la anglalingva artikolo. Kie ĉi tiu artikolo uzas la vorton "rejŝo", la angla artikolo uzas la vorton "ratio". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:04, 22 apr. 2018 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Tiranosaŭro".