Diskuto:Totala ordo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Filozofo in topic Pri la termino

Pri la termino redakti

La termino preferata de la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas totala ordo:

ord/o Ⅰ.5 ordo estas totala, se por ajnaj elementoj a kaj b validas abba.

Simile, la Matematika Vortaro Esperanta–Ĉeĥa–Germana de Jan Werner ankaŭ preferas la formon total/a:

totala (Esperanta) - totální, úplný (ĉeĥa) - total (germana)

La difino de total/a', laŭ NPIV, estas “ĉion ampleksanta”, kiu estas precize la senco de ĉi tiu artikolo: totala ordo estas tia, kies komparpovo ampleksas ĉion, kiu kapablas kompari ajnan paron. “Tuteca” estas malpli preciza.

La termino “lineara” tute ne taŭgas; totala ordo neniel rilatas al lineara algebro. (Pli bona estus "linia", ĉar fakte totala ordo ŝajnigas aron kiel linion.)

Osteologia (diskuto) 18:21, 4 apr. 2020 (UTC)Reply

Mi subtenas tian alĝustigon.
Filozofo (diskuto) 00:37, 5 apr. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Totala ordo".