Diskuto:Universala Kongreso de Esperanto

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by Vikiano in topic Krokodiloj

Oka UK:

Laŭ mia kompreno Krakovo troviĝis en Aŭstrio!

Bv. vidi

http://zamenhof.blog.de/2012/04/14/krakovo-13503213/

Ĉu ne pli bone 1-a UK anstataŭ 1a UK? Tiel ni faras pri jarcentoj. -- Davidme

Mi konsentas. Ĉu ni ŝanĝu ĉion antaŭ ĉiuj paĝoj kreiĝos? --Chuck SMITH

En Reta Vortaro en la lingva manlibro estas regulo pri datoj kaj reĝoj ke oni skribu Ludoviko la 14a kaj 5a jarcento sen streketoj. Kial Vikipedio ne sekvus la saman regulon ? Ĉu ĝi ne estas konforma al e-o gramatiko ? Kion opinias niaj kolegoj akademianoj ? -- ArnoLagrange 06:32, 19. Maj 2003 (UTC)

Laŭ http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/datoj.php en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Bertilo proponas uzi datojn kiel "la 26-an de Novembro 1997". Ŝajnas ke tio ankaŭ validus por nedatoj, ĉu ne? Denove atendante por Bertilo... --Chuck SMITH

La skribomaniero en PMEG estas nur unu ebla skribo. Ĝi ne estas tie proponita kiel normo aŭ simile. Efektive PMEG alprenas ege liberecan vidpunkton pri tiaj aferoj, kaj kompreneble tia estas ankaŭ mia persona vidpunkto. La oficiala Esperanta gramatiko ne enhavas ion ajn pri tio. Mi mem trovas skribon kun tia dividostreko iom pli klara, sed tio estas nur mia privata prefero. Kiam mi nun priserĉas mian komputilan 2-milionvortan tekstaron (kun kaj klasikaj kaj modernaj tekstoj), mi trovas, ke senstreka skribo estas pli ofta (ĉ. 300 trafoj) ol kunstreka skribo (ĉirkaŭ 100 trafoj). Ŝajnas, ke Monato uzas senstrekan skribon. (Cetere mi antaŭe kutimis skribi kun dupunkto, ekz. "3:a", ĝis iu atentigis min, ke tio estas unike Sveda skribmaniero...) Bertilow 13:31, 21. Maj 2003 (UTC)

Nu, la afero ŝajnas esti ke ni ŝatus havi nur unu formon por la Vikipedio. Do, ĉu ni ŝanĝu ĉiujn datojn (al la pli uzata formo) aŭ ŝanĝu ĉiujn UK-ojn (kiu estas malpli da laboro), aŭ ĉu ni lasu ĉion kiel ĝi estas (kaj esti iom neunueca)? Kion la popolo volas?  ;-) --Chuck SMITH

Mi vere ŝatus iom da unueco (inkluzive kun ReVo) por ne ĉiufoje kiam mi redaktas demandi min ĉu mi metu la streketon aŭ ne. Tamen ŝajnas ke estas malpli da laboro ŝanĝi la UK-ojn ol la datojn (366 el kiuj plejmultaj jam kreitaj kaj intervikiligitaj, kontraŭ malpli ol 100 el kiuj malpli ol dudek jam havas artikolon). Spite do al unueco kun ReVo (fino de la revo) ! -- ArnoLagrange 14:57, 21. Maj 2003 (UTC)

De temp' al tempo la lingv-uzantoj fuŝas, kaj eĉ se plejmulto tion faras, mi ne vidas en tio sufiĉan kaŭzon por imiti ilian fuŝadon. Se oni volas unuecon en la ortografio, oni nepre uzu strekojn. Por kompreni kial, sufiĉas citi el la 16 reguloj:

9. Ĉiu vorto estas legita, kiel ĝi estas skribita.

Por pli profunde kompreni tiun frazon, mi rekomendas legi je la Fundamento. - Skribi Esperanton oni baze faras per la 2*29(?) alfabetaj signoj de la Esperanta alfabeto, kun helpo de mankelko da kromsignoj (,.-()'?!...) . Ĉiuj aliaj elementoj - eĉ se tutmonde konataj - esence estas fremdaj en alfabeta teksto. Fremdaj, ĉar ili rompas la naŭan regulon - oni ne pere de la Esperanta alfabeto povas ellegi ilin, sed devas aparte parkerigi la prononcon. Tiuj "fremdaĵoj" inkluzivas nomojn kun alilingva ortografio (William AULD), ideogramojn kiel & (legu: kaj), numeralojn. En rebusoj kaj en multmedio enmiksiĝas ankaŭ ordinaraj bildoj aŭ eĉ videaĵoj. Kiam oni skribas per la ordinara esperanta alfabeta sistemo oni skribu du - dua, dekkvina jarcento. Sed alikaze ĉiam: Auld-a verko; Waitangi-a traktato; n-a potenco; Paŭlo la X-a (tamen romiaj numeraloj estas evitendaj); 1990-0j; -aj koloroj.

"Aulda verko; Waitangia traktato; na potenco; Paŭlo la Xa; 19900j;aj koloroj." oni kompreneble rajtas skribi en SMS-mesaĝoj kaj personaj leteroj, sed en formaleca medio kiel enciklopedio, ili estas evitendaj.

Tial ankaŭ ni ne ĉi-tie skribu "2a", "15a jarcento", sed "2-a" kaj "15-a jarcento." Restu la strekoj.

--Bab

(Alia argumento, pli praktika, estas ke senstrekaj "miks-vortoj" (ekzemple, 3-a estas miksaĵo de alfabetaj kaj ideogramaj elementoj) emas krei konfuzon kaj eĉ dubsencon: je sufiĉe multaj komputilekranoj similegas aŭ eĉ identas la (difina artikolo) kaj 1a ( = 1-a, unua).)

Do, ĉu iu estas kontraŭ la ideo ke ni ŝanĝu ĉiujn 2a UK... --> 2-a UK... ? --Chuck SMITH
Nur faru ! ArnoLagrange 06:51, 22. Maj 2003 (UTC)


Ĉu UK 2008 vere jam certa? redakti

Nenie ekster la Vikipedio mi povas trovi konfirmon pri tio, ke la urbo de la UK 2008 jam estas decidita. Ĉu iu povas mencii fonton? Alikaze ni devas forigi la mencion ĝis kiam ĝi estos konfirmita. Marcos 16:44, 22. Okt 2005 (UTC)

Somero ? redakti

Laŭ neŭtrala vidpunkto somero ne havas sencon. Temas pri nordhemisfera mezvarmklimata somero. Ĉu ne prefere mencii julio-aŭgusto ? Arno Lagrange  08:05, 30. Jan 2007 (UTC)

Aperigo de fotoj redakti

Kiel eblas, sen havi konflikton kun la severaj (por mi ofte nekompreneblaj) vikipediaj kopirajtaj reguloj, aperigi (grupajn) kongresajn fotojn kun la kongresaj artikoloj? --Roland Rotsaert (diskuto) 15:24, 6 Apr. 2015 (UTC)

Saluton @Uzanto:Rotsaert8000. Ĉu Vi estas aŭtoro de fotoj? Se ne, ĉu aŭtro permesas uzi fotojn per Krea Komunaĵo: BY-SA aŭ BY? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:01, 6 Apr. 2015 (UTC)
Ne mi estas aŭtoro; temas ĉefe pri grupaj fotoj el la 1930aj jaroj (kelkaj de ĉ. 1960) kies aŭtoro estas plejofte nekonata (foje estas stampilo dorse). Apenaŭ estas ŝanco ke la aŭtoroj ankoraŭ vivas aŭ ke posteuloj troveblas.
Mi pensas ke tio signifas ke ni ne povas uzi la fotojn. Bedaŭre ni ne havas artikolon: d:Q1546053. En artikolo Q1546053 en mia lingvo (pl:Dzieło osierocone estas skribita ke laŭ usona, kanado kaj eŭropa leĝo ĝenerale bildoj, kiuj aŭtoroj ne estas konataj, ne estas publika havaĵo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:15, 20 Apr. 2015 (UTC)

Mapoj redakti

Mi reaperigis la mapojn en legebla formato, ĉar kiam vidiĝas nur tre eta bildeto ili estas tute senutilaj. La mapoj utilas por evidentigi kie kaj kiam okazis UK-oj kaj kiom da homoj aliĝis. Per bildeto neniu tia informo estas alirebla (krom ke ekzistas bildo al kiu oni alklaku por ricevi la informon). En Vikipedia artikolo, laŭ mi, indas havi legeblan tuj kompreneblan materialon, precipe kiam ĝi bildigas informojn malfacile kapteblajn kiam prezentitajn nur tabelforme. --Agloforto (diskuto) 08:33, 30 apr. 2020 (UTC)Reply

Krokodiloj redakti

En la sekcio historio oni asertas, ke "en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj." Foriginda, ĉu? Vikiano (diskuto) 13:41, 9 jun. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Universala Kongreso de Esperanto".