Diskuto:Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Ĉu vere vaste kutimas la esperantigitaj formoj "Erlangeno" kaj "Bajreŭto" en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro? Mi dubas pri tio kaj postulas pruvon per almenaŭ du fidindaj eksteraj referencoj la vortaroj, la esperantlingva literaturo aŭ internacia gazetaro - en tio tekstoj de Richard Schulz alinome Rikardo Ŝulco ne kalkuliĝas, ĉar li havis kiel manian ŝatokupon la inventadon de ĉiaspecaj esperantigitaj nomformoj, do ke li proponus iun meminventitan nomon ne signifus ke tiu formo estus ĝenerale uzata en la ĉiutaga lingvouzo. ThomasPusch (diskuto) 16:50, 1 jun. 2024 (UTC)
Informkesto
redaktiSaluton. Mi ĵus forprenis "latitudo", "longitudo" el la informkesto. Krome mi elĵetis la helpan ŝablonon el "retejo". Ĉio funkcias surbaze de Vikidatumoj. Tial mi ĵus denove korektis la dokumentadon. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:48, 1 jun. 2024 (UTC)