Diskuto:Urbo

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by Filozofo in topic "Ĉeurbo"

Ĉu la urboj listigitaj ĉi tie estu nur grandaj aŭ konataj urboj? Aŭ ĉu la listo intencas esti listo de ĉiuj urboj en la vikipedio? Mi volas scii ĉu mi aldoni, al Usono, Cambridge, aŭ Somerville. Aldone, ĉu estas reguloj pri aldoni urbojn? Estas la artikolo Cambridge, Masaĉuseco sed la artikolo Somerville, kiu certe eble iam estu Somerville, Masaĉuseco (kaj ĉu estu artikolo/redirekto Somerville, Usono al tio?), sed ĉu Bostono aŭ ankaŭ sekvi la saman vojon: Bostono, Masaĉuseco kaj Bostono, Usono?

Laŭ mi, estas sufiĉe ke ni uzu la plej simplan, plej klaran formon. Estas nur unu Bostono (nu, laŭ mia kono), do ni nomu ĝin simple "Bostono". Estas pluraj Cambridge-oj en Usono, do ni nomu ili laŭ ŝtatoj. Cambridge, Masaĉuseco, Usono estus iom tro peza, kaj aliflanke ne estas alia Masaĉuseco konfuzevitenda... (Oni agus simile por aliaj nacioj kie urbonomoj povas samekzisti en pluraj landeroj, se necese.) Iuokaze, estas pluraj urboj kun unu nomo, sed unu estas ege ege EGE pli konata ol la alia; ekzemple mi pensas ke estas sufiĉe havi artikolon Parizo por la Parizo de Francio. "Parizo, Teksaso" ktp povas stari aparte. --BV
Estas Bostono, Anglio]. Laŭ mia sperto, preskaŭ ĉiuj urbonomoj (krom eksterordinare strangaj) en Usono aperas en multaj lokoj. Kaj multege en orienta Usono devenas de Anglio kaj Eŭropo. Sed se ni volas uzi la plej ĝeneralajn nomojn, ĝis kiam estas konflikto kaj tiam ŝanĝi al pli specifaj... mi ne kontraŭos. Mi nur timas ke eble tiam ni devos ripari multajn ligojn. Pri ĉu Parizo kaj ne Parizo, Francio... mi ne scias. Mi parte ŝatas kaj parte ne ŝatas. Ĉu la paĝo por Parizo havos en iu angulo ligojn al aliaj Parizoj? (Parizo, Teksaso, estas sufiĉe konata ke mi, ne-Teksasano, scias pri ĝi. La ŝtato Georgio estas plenplena de tiuj: Athens, Rome, ktp.) --Jacob SCHWARTZ
Vidu ekz. ĉe la angla vikio Paris. Tiu solvo (pritrakti la plej konatan urbon sub la nuda nomo, kun mallongaj notoj aŭ ligiloj al pli specifaj artikoloj pri la aliaj) estas plimalpli norma tie. --BV
Bone. Sed...ĉu ni re-ŝanĝu Cambridge, Masaĉuseco al Cambridge, Usono (pro tio ke la usona kaj brita estas suifĉe same konataj) kaj Cambridge, Marilando estu alligita de tiu? --Jacob SCHWARTZ
Kial ne Usono/Masaĉuseco/Cambridge? --Larry GILBERT

Malplaĉegas min "Usono/Masaĉuseco/Cambridge". Ĝi estas ege malkutima esprimmaniero krom Uniks-dosiernomoj kaj URLoj, kaj malbelas eĉ tie. Por titolo de artikolo? Certe ne. Pri "Cambridge, Usono", tio ŝajnas iom tro fremda al ĉi tiu usonano... Se vi poŝtas leteron al "Cambridge, United States" sen indiki la ŝtaton aŭ poŝtkodon, kien ĝi liveriĝos? Eble al Masaĉuseco, eble ne. Per googleserĉo mi trovas unu ekzempleron de "Cambridge, Usono" kaj unu de "Cambridge, Massachussets, Usono", kiu ne sufiĉas fari decidon... Ekzemplerojn de "X, Usono" mi ĝis nun trovas nur kun la plej konataj urboj, sed mi ankaŭ trovas multajn ekzemplerojn kun ŝtatonomoj. --BV


Laŭ la angla vikipedio, estas 6 Boston-oj en Usono. Ankaŭ, jen 10 Cambridge-oj en Usono. Mi pensas, ke ni volas konformecon inter la variaj urbonomoj, tamen la plej gravaj urboj rekte aperu sen apartigilo. Ĉu eble, la 100 plej granda (200?) urboj de la mondo aperu kun ĵus la urbonomo (Londono), kaj aliaj urboj aperu kiel Urbonomo, Regiono/Nacio? Tiel, Cambridge, Masaĉuseco. Ĉu konsentu? --Yekrats 11:56, 18. Jun 2004 (UTC)

Esperanto ankoraŭ ne havas juran oficialecon en Usono redakti

"En Usono, "urbo" estas unuavice laŭleĝa termino signifanta urban lokon kun ioma memstareco (tio estas urbeto), prefere ol signifo tuta granda kolonio (metropola loko)." ??!! Eble "city" estas laŭleĝa termino en Usono, sed ne "urbo". Kaj eĉ en la angla la signifo de "city" kaj "town" kaj "township" kaj "urban area" kaj "CDP" varias inter la diversaj subŝtatoj. Tio malfaciligas la vivon de la tradukanto kaj la vikipediisto, tamen tio estas la vero. La reala vivo malsimplas. --Haruo (diskuto) 09:54, 23 Mar. 2012 (UTC)

urboj kaj arkeologiaj situoj redakti

Estas granda konfuzo inter nuntempaj urboj/setlejoj kaj iamaj, kiuj nuntempe estas arkeologiaj situoj.

Multaj artikoloj erare tiel simple rakontas ke temas pri urbo, kiu fakte estas arkeologia situo de pratempa setlejo.

Multaj artikoloj diras ke temas pri urbo, sed laŭ vikidatumo temas pri iama urbo, kiu nuntempe estas forlasita, en ruinoj kaj fakte povas esti arkeologia situo.

La uzado de informkesto povas klarigi la situacion, ĉar urbo havas urbajn datumojn en vikidatumo. Sj1mor (diskuto) 07:26, 20 dec. 2022 (UTC)Reply

"Ĉeurbo" redakti

Mi kontrolis ke estas 62 artikolojn kun la vorto ĉeurbo.

Kion tiu ĉi vortkombino signifas? ĝi ne ekzistas en PIV.

Ĉu temas pri tajperaro ke la litero f misas por ĉefurbo? aŭ ĉu tiu signifas pri antaŭurbo?

Ĉio estas en ordo kun la kombinaĵo sed mi simple diras ke mi ne certas pri la signifo de tiu ĉi vortkombino.

Sj1mor (diskuto) 06:13, 20 okt. 2023 (UTC)Reply

Almenaŭ iuj el la uzoj de la formo "ĉeurba" sendube ne estas mistajpoj de "ĉefurba". Ekzemple, la artikolo Ĉeurba fervojo komenciĝas per listo de sinonimoj: apudurba fervojo, antaŭurba fervojo kaj suburba fervojo. Amike, -Filozofo (diskuto) 07:13, 20 okt. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Urbo".