Dispartigo de unuo
aro de kontinuaj bildigoj el topologia spaco X al la intervalo [0,1] tia ke ĉe ĉiu punkto x de X, ① la valoroj de preskaŭ ĉiuj funkcioj estas 0, escepte de finia nombro de esceptaj funkcioj; kaj ② la sumo de la valoroj de la funkcioj ĉe x estas 1
Je diferenciala geometrio, dispartigo de unuo estas kolekto de funkcioj, kies sumo estas ĉie 1. Dispartigoj de unuo estas uzataj por difini mallokajn strukturojn loke: oni difinas lokajn strukturojn kaj difinas la mallokan strukturon kiel la sumon de la lokaj strukturoj ponditan per la dispartigo de unuo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/Partition_of_unity_illustration.svg/220px-Partition_of_unity_illustration.svg.png)
Difino
redaktiSe estas (topologia) sternaĵo, dispartigo de unuo sur estas aro de kontinuaj funkcioj , kiuj plenumas la jenajn du aksiomojn:
- Ĉirkaŭ ĉiu punkto ekzistas ĉirkaŭaĵo tia ke, la restrikto al de ĉiuj, krom finiaj esceptoj, funkcioj estas nul.
- Ĉe ĉiu punkto , . (Tiu sumo estas difinebla ĉar la nombro de nenulaj -oj estas finia.)
Se estas glata sternaĵo, glata dispartigo de unuo estas dispartigo de unuo konsistanta nur el glataj funkcioj.
Referencoj
redakti- Tu, Loring W. (2011) An introduction to manifolds, 2‑a eldono, Universitext (angle), Springer-Verlag. doi:10.1007/978-1-4419-7400-6. ISBN 978-1-4419-7399-3.