Distrikto Anhalt-Bitterfeld
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Saksio-Anhalto |
Administra urbo: | Köthen (Anhalt) |
Areo: | 1 452,8 km² |
Loĝantoj: | 153 035 (fine de 2024) |
Loĝdenso: | 166 |
Aŭtokodo: | ABI |
Municipokodo: | 15082 |
NUTS-kodo: | DEE05 |
Komunumoj: | 10 |
Adreso: | Am Flugplatz 1 06366 Köthen (Anhalt) |
Retejo: | www.anhalt-bitterfeld.de |
Situo ene de Saksio-Anhalto | |
![]() |
La distrikto Anhalt-Bitterfeld (germane Landkreis Anhalt-Bitterfeld, aŭtokodo ABI) situas en centra Germanio, en la pleja sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto. La distrikto havas areon de 1452 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 153 035 loĝantojn. En sia nuna formo, la distrikto ekestis la 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Bitterfeld, distrikto Köthen kaj iuj komunumoj de distrikto Anhalt-Zerbst. Administra centro de la distrikto estas la urbo Köthen (Anhalt). La antaŭe multajn unuopajn komunumojn oni grupigis al nur 10 kompare grandaj komunumoj - ok el ili havas la statuson de urbo. La centran parton de la distrikto de oriento okcidenten trafluas la rivero Elbo.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
redakti(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2024)
- Aken (Elbo), urbo (7153)
- Bitterfeld-Wolfen, urbo (36592)
- Köthen (Anhalt), urbo (24110)
- Muldestausee (11540)
- Osternienburger Land (7928)
- Raguhn-Jeßnitz, urbo (8702)
- Sandersdorf-Brehna, urbo (14130)
- Südliches Anhalt, urbo (14 662)
- Zerbst, urbo (21124)
- Zörbig, urbo (8899)