Distrikto Dillingen
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Ŝvabio |
administra sidejo: | Dillingen |
areo: | 792 km² |
loĝantoj: | 99109 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | DLG |
Municipokodo: | 09773 |
Komunumoj: | 27 |
Administreja adreso: | Große Allee 24 89407 Dillingen an der Donau |
www.landkreis-dillingen.de | |
Situo ene de Bavario | |
La distrikto Dillingen (germane: Landkreis Dillingen an der Donau) situas en la okcidento de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Dillingen borde de la rivero Danubo estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 792 km² fine de decembro 2022 loĝis 99 109 homoj; do meznombre 120 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231.
Najbaraj distriktoj estas (de la nordo laŭ iro de horloĝo) Donau-Ries, Augsburg, Günzburg kaj la baden-virtemberga distrikto Heidenheim).