Distrikto Schönebeck

ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la la malnovaj distriktoj Bernburg, Schönebeck kaj preskaŭ ĉiuj komunumoj de distrikto Aschersleben-Staßfurt en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio kreiĝis la nova distrikto Salzland („sala lando“) - germane Salzlandkreis. Ĉi-tie ankoraŭ priskribiĝas la malnova distrikto!



Distrikto Schönebeck
Origina nomo Landkreis Schönebeck

Landkreis • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj
Administrado
Estas parto de Saksio-Anhalto
Administra centro Schönebeck
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2006) 70 912
Loĝdenso 78 loĝ./km²
Geografio
Areo 460,51 km²
Distrikto Schönebeck sur la mapo de Saksio-Anhalto
Distrikto Schönebeck sur la mapo de Saksio-Anhalto
Geografia situo 52° 0′ 0″ N, 11° 45′ 0″ O (mapo)5211.75Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 11° 45′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Schönebeck (Germanio)
Distrikto Schönebeck (Germanio)
DEC
Distrikto Schönebeck
Distrikto Schönebeck
Situo de Distrikto Schönebeck
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj SBK
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
vdr

La Distrikto Schönebeck (germane: Landkreis) ĝis la 1-a de julio 2007 situis en la preciza mezo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Schönebeck estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 460,51 km² fine de 2006 loĝis 70 912 homoj; do meznombre 78 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Schönebeck estas signita per 17.

Najbaraj distriktoj estis oriente Anhalt-Zerbst (2), sude Köthen (10) kaj Bernburg (4), okcidente Aschersleben-Staßfurt (3) kaj Bördekreis (6), norde Jerichower Land (9) kaj la urbo Magdeburg.