Distrikto Sudorienta Stirio

La distrikto Sudorienta Stirio (germane: Bezirk Südoststeiermark) estas administra unuo de Aŭstrio, kiu troviĝas en la sudorienta parto de la federacia lando Stirio. Distrikta ĉefurbo estas la loĝloko Feldbach (Stirio), distrikta areo estas 983 km², kaj komence de la jaro 2021 sur la areo vivis 83 841 loĝantoj. Kadre de administra unuo, la 1-an de januaro 2013 ĝi ekestis el la antaŭaj najbaraj distrikto Feldbach kaj distrikto Radkersburg.

skema distrikta mapo laŭ la stato de 2020

Ekde la 1-a de januaro 2015 la nombro de distriktaj komunumoj draste malpliiĝis de 74 al nur 26; 2020: 25.

Eksteraj ligiloj redakti