Distrikto Wien-Umgebung

(Alidirektita el Distrikto Vieno)
Bazaj faktoj
Federacia lando: Malsupra Aŭstrio
NUTS-III-regiono: AT126/127
Distrikta ĉefurbo: Klosterneuburg
Areo: 484,48 km²
Loĝantoj: 118 634 fine de 2015)
Loĝdenso: 211 loĝ./km²
Aŭtokodo: WU, SW
Mapo

La distrikto Wien-Umgebung [VI:n umGE:bung] (la nomo signifas "ĉirkaŭaĵo de Vieno") aŭ pli koncize distrikto Vieno estis parto de la federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj estiĝis en 1954 per apartigo de la Aŭstra ĉefurbo Vieno. Ĝi konsistis el kvar ne kunligitaj areoj ĉirkaŭ la urboj Klosterneuburg, Schwechat, Purkersdorf kaj Gerasdorf. Kiel distrikta ĉefurbo servis Klosterneuburg. Fine de 2016 la administra unuo malfondiĝis, kaj la komunumoj aliĝis al najbaraj distriktoj:

distribuo de la komunumoj komence de 2017


  •  Klosterneuburg aliĝis al la distrikto Tulln.
  •  La distrikto Korneuburg ampleksiĝis per Gerasdorf.
  •  Gablitz, Mauerbach, Pressbaum, Purkersdorf, Tullnerbach kaj Wolfsgraben aliĝis al la distrikto Sankt Pölten-Land.
  •  La distrikto Bruck an der Leitha ampleksiĝis per Ebergassing, Fischamend, Gramatneusiedl, Himberg, Klein-Neusiedl, Lanzendorf, Leopoldsdorf, Maria-Lanzendorf, Moosbrunn, Rauchenwarth, Schwadorf, Schwechat kaj Zwölfaxing.