Vinterturo (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Vinterturo)

La distrikto Vinterturo (germane Bezirk Winterthur) estas administra unuo de la svisa Kantono Zuriko.

Distrikto Vinterturo
Blazono de Vinterturo
Thurbenthal en la distrikto Vinterturo
Mapo de la distrikto Vinterturo
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Vinterturo
Koordinatoj  47° 30′ N 8° 45′ O / 47.500 °N, 8.750 °O / 47.500; 8.750 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ N 8° 45′ O / 47.500 °N, 8.750 °O / 47.500; 8.750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 145291 (2007-12-31)
Areo 251,25 km²
Loĝantardenseco 578,27 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0110
vdr

Geografio redakti

La centro de la distrikto kun ĝia ĉefurbo Vinterturo havas tre urbecan karakteron, dum la eksteraj partoj estas kamparaj. De la 145291 loĝantoj (cifero de la 31-1 de decembro 2007) pli ol du trionoj loĝas en la ĉefurbo. La distrikto havas surfacon de 251,25 km².

Divido en kvar regionoj redakti

La suda parto de la distrikto Vinterturo, kiu konsistas el la supra Tössvalo apartenas al la Zurika Oberlando. La centron de la distrikto formas la aglomeraĵo de la urbo Vinterturo. La nordorientaj komunumoj apartenas al la Zurika Vinlando dum la nordokcidento estas atribuita al la Zurika Unterlando.

Limoj redakti

La distrikto Vinterturo limas en oriento al la Kantono Turgovio, en sudo al la distrikto Pfäffikon, okcidente al la distrikto Bülach kaj norde al la distrikto Andelfingen.

Politikaj komunumoj de la distrikto Vinterturo redakti

La distrikto Vinterturo havas (stato 2011) 21 komunumojn, el kiuj la ĉefurbo Vinterturo, kie vivas pli nol du trionoj de ĝia loĝantaro estas la plej granda.

Blazono Poŝtkodo Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
  8479 Altikon 621 7.68 0211
  8544 Bertschikon 1039 9.64 0212
  8311 Brütten 1898 6.67 0213
  8471 Dägerlen 995 7.90 0214
  8421 Dättlikon 694 2.87 0215
  8474 Dinhard 1398 7.15 0216
  8353 Elgg 3845 15.53 0217
  8548 Ellikon ĉe Turo 835 4.92 0218
  8352 Elsau 3275 8.06 0219
  8523 Hagenbuch 1106 8.17 0220
  8442 Hettlingen 2945 5.87 0221
  8354 Hofstetten 432 8.85 0222
  8413 Neftenbach 5059 14.95 0223
  8422 Pfungen 2736 4.99 0224
  8545 Rickenbach 2493 6.03 0225
  8418 Schlatt 734 9.03 0226
  8472 Seuzach 6883 7.56 0227
  8488 Turbenthal 4117 25.07 0228
  8542 Wiesendangen 4659 9.68 0229
  8400 Vinterturo 98949 67.93 0230
  8487 Zell 5257 12.70 0231
Totale 21 149988 251,25 0110

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti