Pfungen
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pfungen (stacidomo). |
Pfungen estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2629 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Pfungen | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Vinterturo |
Koordinatoj | 47° 30′ 57″ N 8° 38′ 49″ O / 47.51583 °N, 8.64694 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 57″ N 8° 38′ 49″ O / 47.51583 °N, 8.64694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2629 |
Areo | 4,99 km² |
Alteco | 412 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8422 |
Komunumkodo | 0224 |
![]() | |
Geografio
redaktiPfungen situas sude de la rivero Töss kaj limas oriente al la urbo Vinterturo. En Pfungen troviĝas la limtriangulo inter la tri zurikaj regionoj Zurika Vinlando, Zurika Unterlando kaj Zurika Oberlando.
Trafiko
redaktiPfungen situas ĉe la trajnlinio de la kompanio THURBO de Vinterturo tra Embrach kaj Bülach al Waldshut-Tiengen, kiu estas servita de la regiona trajnlinio S41 de la Zurika Trafik-Unio. Pfungen havas ankaŭ aliron al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Zuriko al Sankt-Galo.
Historio
redaktiPfungen estis fondita de alemanaj setlistoj ĉe la piedo de la monto Multberg. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 993 kiel Funginga. En la 13-a jarcento Pfungen estis kontrolita de la libersinjoroj de Wart, kies prakastelo tamen troviĝis aliflanke de la rivero Töss sur teritorio de Neftenbach. Kiel parto de la Grafejo Kiburgo Pfungen transiris en la jaro 1452 al la posedaĵo de la urbo Zuriko.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti