Vispo (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Visp)


La Distrikto Vispo estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 27671 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Vispo.

Distrikto Vispo
Blazono de la distrikto Vispo
Materhorno en sudo de distrikto Visp estas rekonilo de Svislando
Mapo de la distrikto Vispo
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Vispo
Koordinatoj  46° 17′ N 7° 52′ O / 46.283 °N, 7.867 °O / 46.283; 7.867 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ N 7° 52′ O / 46.283 °N, 7.867 °O / 46.283; 7.867 (mapo)
Nombro de loĝantoj 27671 (2009-12-31)
Areo 863,8 km²
Loĝantardenseco 32 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2313
vdr

Geografio redakti

La teritorio de la Distrikto Vispo kongruas kun la valo de la rivero Vispa kun ĝiaj du brakoj Matervispa kaj Saaservispa. En la fundo de la valo de Matervispa situas la fama tursima loko Zermatt kun la monto Materhorno, kiu estas unu el la rekoniloj de Svislando. En la sudo de la distrikto ĉe la limo al Italio situas Dufour-Pinto, kiu kun alteco de 4634 m s.m. estas la plej alta punkto de Svislando.

Trafiko redakti

De Vispo al Zermatt veturas la fama Matterhorn-Gotthard-Fervojo. La malantaŭa parto de la valo de Matervispo estas senaŭtomobila kaj atingeblas nur trajne. La valo de Saaservispa atingeblas per poŝtaŭtolinio.

Komunumoj de la Distrikto Vispo redakti

La Distrikto Vispo konsistas (stato en 2009) el 19 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Vispo estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Baltschieder 1200 31.4 6281
  Eisten 206 38.0 6282
  Embd 325 13.4 6283
  Grächen 1365 14.3 6285
  Lalden 665 1.4 6286
  Randa 392 54.5 6287
  Saas-Almagell 376 110.3 6288
  Saas-Balen 417 30.2 6289
  Saas-Fee 1715 40.6 6290
  Saas-Grund 1115 24.6 6291
  Sankt Niklaus 2283 89.3 6292
  Stalden 1129 10.5 6293
  Staldenried 607 14.3 6294
  Täsch 1082 58.7 6295
  Törbel 489 17.3 6296
  Vispo 6842 13.2 6297
  Visperterminen 1390 51.6 6298
  Zeneggen 245 7.5 6299
  Zermatt 5828 242.7 6300
Totale 19 27671 863,8 2313


Eksteraj ligiloj redakti