Stalden VS
komunumo de Svislando
Stalden estas svisa komunumo en la germanparolanta parto de kantono Valezo, ĉirkaŭ 136 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo, ĉirkaŭ 88 km (birdfluge) sude de Bern, kaj ĉirkaŭ 144 km (birdfluge) sude de Zuriko.
Stalden | |
---|---|
Blazono de Stalden | |
Ponto Ritibrück en Neubrück | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Vispo |
Koordinatoj | 46° 14′ 02″ N 07° 52′ 15″ O / 46.23389 °N, 7.87083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 02″ N 07° 52′ 15″ O / 46.23389 °N, 7.87083 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1 110 (2007) |
Areo | 10,48 km² |
Alteco | 795 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3922 |
Komunumkodo | 6293 |
Situa mapo de Stalden | |
Ĝi situas en la valo de Saas, kie fluas rivero Saaservispa (au Saaser Vispa). En Stalden riveroj Saaservispa kaj Matervispa (aŭ Matter Vispa) kunfluas por formi riveron Vispa. Pluraj pontoj[rompita ligilo] trairigas valojn.
Linio de poŝtaŭto ligas la urbon kun Moosalp, skiad-vilaĝo de komunumo Törbel, kaj Telfero iras al Staldenried kaj Gspon.
La komunumo entenas la vilaĝojn Ackersand kaj Neubrück. Najbaraj komunumoj estas norde: Zeneggen; oriente Visperterminen kaj Staldenried; sude: Eisten kaj Grächen; kaj okcidente: Törbel.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti