Dj Tubet
Dj Tubet[1] (naskita la 19-an de aprilo 1982 en Cividale del Friuli) estas itala repisto[2] kiu kutime kantas en la friula[3] kaj la itala. Lia vera nomo estas Mauro Tubetti[4].
Dj Tubet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mauro Tubetti |
Aliaj nomoj | Dj Tubet |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1982 (42-jaraĝa) en Cividale del Friuli |
Lingvoj | itala • friula |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | repisto |
TTT | |
Retejo | https://djtubet.com |
Lia muzika agado komenciĝis en 1998 kiel membro de la repgrupo DLH Posse[5].
En 2006 li estis unu el la membroj de la regea grupo R.esistence in dub kun kiu li gajnis la publikan premion ĉe la eŭropa festivalo Liet International en 2010[6].
Li estas unu el la plej rapidaj repistoj en Italio[7], en liberstilo li atingas 15 silabojn je sekundo[8].
Li estas unu el la pioniroj de Hip Hop Pedagogio kaj disvastigas tiun metodon en lernejoj kaj diversaj edukaj kuntekstoj[9].