Dmitrij Bogatov

ruslanda komputilisto, instruisto kaj esperantisto

Dmitrij BOGATOV (ruse Дмитрий Богатов, naskiĝis 29-an de januaro 1992) estas rusa komputilisto, matematikisto, instruisto kaj esperantisto. Je la 6-a de aprilo 2017 li estis arestita pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo je la 2-a de aprilo.[1][2]

Dmitrij Bogatov
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1992 (1992-01-29) (32-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
TTT
Retejo https://sinsekvu.github.io/
vdr

La akuzo redakti

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo "Ajrat Baŝirov" en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo "ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston".

Laŭ Libera Folio, la juĝisto unue rifuzis malliberigi la akuzaton, ĉar la imputata krimo ne estis sufiĉe serioza. Tiam la esplorkomitato aldonis novajn, pli seriozajn akuzojn pri "alvokoj al realigo de terorisma agado aŭ pravigo de terorismo pere de interreto" kaj "preparoj por organizado de publika malordo".

La prokuroro subtenis la pozicion de la esplorkomitato kaj krome argumentis, ke Bogatov havas bonajn komputilajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri sia krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planas veturi al Italio la 12-an de aprilo kie li planis partopreni la 41-an Internacian Junularan Festivalon en Castione della Presolana.[3][4]

Laŭ defendo Bogatov funkciigis en sia loĝejo finnodon de anonimiga reto Tor, kiu estis uzita de homo kun kaŝnomo "Ajrat Baŝirov".[5] Laŭ protokolo de la Tor-projekto li vere administris tian finnodon.[6]

Laŭ retejo Global Voices Online la persono "Ajrat Baŝirov" estis enrete ankaŭ post aresto de Dmitrij kaj eĉ korespondis kun alia retejo Malfermita Ruslando (ruse Открытая Россия).[7]

Ĉar Dmitrij estis kontribuanto de la projekto Debiano, la debiana komunumo forviŝis liajn ĉifradajn ŝlosilojn por ke ili ne estu misuzeblaj kontraŭ la projekto.[8]

En la dua duono de julio 2017 li estis sendita en hejman areston antaŭ la kortuma procedo.[9][10] Dmitrij Bogatov estis senkulpigita je la 24-a de januaro 2018 pro neekzisto de pruvoj por la akuzo.[11]

La 11-an de septembro 2019 li informis en sia Telegram-kanalo ke li ricevis laborpermesilon kaj transloĝiĝas al Miamio (Usono). En intervjuo li diris, ke elektis Usonon, ĉar la sola eksterlanda lingvo, kiun li konas, estas la angla[12].

Referencoj redakti

  1. Esperantisto malliberigita en Moskvo. Libera Folio (2017-04-17). Alirita 2017-05-02. “Li tamen ne povis veturi, ĉar li estis kaptita de la polico la 6-an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige al nepermesita manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo.”.
  2. Galperin, Eva. Access Now and EFF Condemn the Arrest of Tor Node Operator Dmitry Bogatov in Russia (angle). Electronic Frontier Foundation (2017-04-24). Alirita 2017-05-03. “On April 6, Russian math instructor Dmitry Bogatov was arrested in Moscow and charged with “preparing to organize mass disorder” and making “public calls for terrorist activity” due to a gross misunderstanding about the operation of the Tor internet anonymization service.”.
  3. Aliĝintoj. Alirita 2017-05-02.
  4. Esperantisto malliberigita en Moskvo. Libera Folio (2017-04-17). Alirita 2017-05-02. “La juĝisto unue rifuzis malliberigi la akuzaton, ĉar la imputata krimo ne estis sufiĉe serioza. Tiam la esplorkomitato aldonis novajn, pli seriozajn akuzojn pri "alvokoj al realigo de terorisma agado aŭ pravigo de terorismo pere de interreto" kaj "preparoj por organizado de publika malordo". La prokuroro subtenis la pozicion de la esplorkomitato kaj krome argumentis, ke Bogatov havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planas veturi al Italio la 12-an de aprilo.”.
  5. FOSS activist arrested for tor exit node in Russia (angle). Pirate Times (2017-04-13). Arkivita el la originalo je 2017-04-15. Alirita 2017-05-02. “Dmitry was administrating a Tor exit-node from his house. In fact, the author of “incendiary messages” (called “Airat Bashirov”) was using Tor, and, by chance, he used the ip adress of Dmitry’s exit node.”.
  6. Arĥibigita paĝo kun informoj pri Tor-nodo kaction. Arkivita el la originalo je 2017-04-10. Alirita 2017-04-10.
  7. Cohen, William. Russian Math Instructor Faces Criminal Charges for Online Posts He Says He Didn't Write (angle). Global Voices Online (2017-04-18). Alirita 2015-05-03. “Furthermore, since Bogatov’s detention, the profile for Ayrat Bashirov has remained active online, making numerous posts, commenting on his own supposed arrest, and even exchanging private messages with a journalist from Open Russia, saying that he is “of course not Bogatov.””.
  8. Statement concerning the arrest of Dmitry Bogatov (angle) (2017-04-17). Alirita 2017-05-03. “In the meantime, the Debian Project has taken measures to secure its systems by removing Dmitry's keys in the case that they are compromised.”.
  9. Суд отправил под домашний арест математика Богатова (ruse). Interfax. Interfax (2017-07-24). Alirita 2017-07-24. “Пресненский суд Москвы отправил под домашний арест преподавателя математики Дмитрия Богатова, обвиняемого в оправдании терроризма и экстремизме”.
  10. Math Professor Dmitry Bogatov Placed Under House Arrest (angle). The Moscow Times. The Moscow Times (2017-07-24). Alirita 2017-07-24. “A math professor and software developer charged with inciting terrorism has been released from pre-trial detention and placed under house arrest, Russian media reports.”.
  11. Russian math teacher to be cleared of extremism charges (angle). TASS (2018-01-24). Alirita 2018-01-25. “The experts confirmed that the laptops and memory cards seized from the mathematician’s place did not contain any illegal material or evidence linking him to the alleged crimes (...) Russian mathematics teacher Dmitry Bogatov, accused of calls for terrorism and an attempt to stage mass riots in Moscow, will be cleared of all charges soon, a source close to the investigation told TASS on Wednesday.”.
  12. Кристина Сафонова (2019-09-19) «Лучшее, что мы имеем в России, — кого-то не посадили» Математик Дмитрий Богатов сидел в СИЗО по ложному обвинению в терроризме. А теперь попросил убежище в США (ruse). Meduza. Alirita 2019-09-20.

Eksteraj ligiloj redakti