Dmitrij Gennadjeviĉ Safonov (ruse Дмитрий Геннадьевич Сафонов; naskiĝis la 4-an de decembro 1968) estas rusia rusa verkisto kaj dramisto.

Dmitrij Safonov
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1968 (1968-12-04) (55-jaraĝa)
en Krasnojarsk
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusio vd
Profesio
Okupo verkisto • prozisto • dramaturgo • romanisto • mensludisto • scenaristo vd
Aktiva dum 1999– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis la 4-an de decembro 1968 en Krasnojarsk, Sovetunio. Ekde 1982 li vivas en Moskvo. Unuajn provojn verki li faris estante lernejano, kiam li provis verki sian unuan romanon, sed baldaŭ forlasis ĝin, kaj dum longa tempo faradis nur etajn skribaĵojn (versojn, prozaĝojn). Ekde 1985 li studis en Moskva Instituto de Fiziko kaj Tekniko, dum 19871989 militservis. Reveninte el armeo li studis en Moskva inĝenier-konstrua instututo.

En 1992 li fariĝis studanto de Moskva medicina-dentokuraca instituto. Li finis studadon en 1999 ricevinte diplomon de kuracisto. Komencinte labori laŭ profesio, Dmitrij provis ankaŭ multajn aliajn laborojn: li laboris kiel ŝarĝisto, veldisto, stirsto, radiomuntisto, masaĝisto, kortpurigisto; dum 20012003 li estis ĉefa laboratoria helpanto en la ĉi tiu Moskva medicina-dentokuraca instituto, antaŭ kiam li findecidis ke li volas esti verkisto.

En 1999 li gajnis monon en televida kvizo "Propra ludo" kaj malŝparis ĝin por aĉetado de tajpilo, per kiu li verkis sian unuan romanon "Homo sen ombro" (ruse Человек без тени), samjare eldonita de la eldonejo Eksmo. Ĝis 2006 li verkis ankoraŭ kelkajn romanojn.

En 2006 aperis la lasta romano el lia trilogio "Turo" (Башня) — "Metroo" (Метро) — "Epidemio" (Эпидемия) de romanoj-katatrofoj pri Moskvo.

Li vivas fraŭle. La 6-an de decembro 1997 naskiĝis lia filo Dmitrij.

Literaturaj verkoj redakti

Jaro Nomo ruslingve Traduko de la nomo
1999 Человек без тени Homo sen ombro
2004 Радио судьбы Radio de la sorto
2005 Башня Turo
2005 Метро Metroo
2005 Похищение Европы Ŝtelado de Eŭropa
2005 Тень победы Ombro de venko
2005 Шериф Ŝerifo
2006 Месть Venĝo
2006 Роман с демоном Romano kun demono
2006 Эпидемия Epidemio

Filmigo redakti

La 21-an de februaro 2013 aperis filmo "Metroo" laŭ samnoma romano de Dmitrij Safonov.

Eksteraj ligiloj redakti