Dolisie
Dolisie, ĝis 1975 nomata Loubomo estas grandurbo, (la tria plej granda urbo) en Respubliko Kongo. Ĝi situas en la departemento Niari kaj estas ties administra centro.
Dolisie | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo commune of the Republic of the Congo (en) ![]() ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 83 798 (2007) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 4° 12′ S, 12° 41′ O (mapo)-4.200555555555612.679166666667Koordinatoj: 4° 12′ S, 12° 41′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 332 m [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Bazaj informoj
redaktiGeografio
redaktiDolisie situas en la norda parto de la lando.
Historio
redaktiDolisie ricevis la nomon de franca persono en 1934. Tiam la francoj konstruis fervojon, kies stacio estis tiu loko. Apud la stacidomo oni konstruis domojn por komerca urbo. La interna milito en la 1990-aj jaroj kaŭzis migradon de kamparanoj al la grandurboj, tial Dolisie signife pligrandiĝis. La urbo estas grava trafika kaj komerca centroj, kie la loĝantaro okupiĝas pri prilaboro de lignoj, produkto de nutraĵoj kaj pri metalurgio.
Trafiko
redaktiDolisie havas flughavenon kaj la fervojo ankaŭ nun gravas.
Klimato
redaktiDolisie situas en proksimeco de Ekvatoro, sekve ĝi havas tropikan klimaton. La temperaturo varias konstante inter 18-32 °C. Jare pluvas po 1255 mm, inter junio-aŭgusto neniam pluvas.
Fontoj
redakti- Rusa Vikipedio