Dolní Huť
Dolní Huť (germane Unterhütten) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Domažlice. Ĝi situadis ĉe bohemia-bavaria limoj, sur maldekstra bordo de rojo Černý potok ĉe marĉa regiono de ties alfluanto. Laŭ administra flanko ĝi falis sub nun ankaŭ pereinta municipo Švarcava.
Dolní Huť | |
germane: Unterhütten | |
pereinta vilaĝo | |
Loko de pereinta vilaĝo
| |
Oficiala nomo: Dolní Huť | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Plzeň |
Distrikto | Distrikto Domažlice |
Administra municipo | Rybník |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Švarcava |
Montaro | Bohemia arbaro |
Domoj | 0 |
Situo | Dolní Huť |
- koordinatoj | 49° 29′ 06″ N 12° 38′ 47″ O / 49.48500 °N, 12.64639 °O (mapo) |
Loĝantaro | 0 |
Biomo | marĉo |
Fondo | 1740 |
- pereo | 1950-j jaroj |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Unterhütten (Rybník) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio redakti
La domaro estis fondita fare de Vidšpergáridoj ĉirkaŭ la jaro 1740 komune kun vitrofarejo, sed kiu nelonge post tio pereis. Antaŭ lla dua mondmilito estas ĉi tie indikataj 47 konstruaĵoj, post la milito kaj pro sekva ellandigo de germana loĝantaro ĝi ne estis ĝisloĝigita kaj en la 1950-aj jaroj en konekso kun kreo de limzono ĝi estis egaligita kun la tero. Ĝis hodiaŭ estas videbla la kerno komune kun vilaĝplaca fiŝlageto. Sed ĉar la vilaĝo troviĝis en marĉa tereno kaj nuntempe jam ne estas alireblaj vojoj tro videblaj, la loko estas malfacile alirebla.
Rilataj artikoloj redakti
Pluaj fotoj redakti
-
Tabulo kun informo pri pereinta vilaĝo
-
Loko de la pereinta vilaĝo Dolní Huť