Domènec Masachs Torrente
Domènec MASACHS TORRENTE (naskiĝis en Barcelono, la 30-an de oktobro 1891 – mortis la 23-an de januaro 1965) estis kataluna anarkiisto kaj esperantisto. Li klopodis murdi la diktatoron Miguel Primo de Rivera per ponardo.[1]
Domènec Masachs Torrente | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1891 en Barcelono |
Morto | 23-an de januaro 1965 (73-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | sindikatisto • anarkiisto • esperantisto |
En prizono gravaj anarkiistoj kiel Joaquín Maurín kaj Juan García Oliver malaprezis lian individuisman agon. Li estis liberigita okaze de la amnestio de 1931. Fine de la Hispana Enlanda Milito li estis denove enprizonigita el 1939 ĝis 1942. Li estis laboristo ĝis sia emeritiĝo en 1957. Li plue estis esperantisto kaj eĉ pacifisto spite sian fruan atencklopodon.
Literaturo redakti
Xavi Alcalde (2017). “Domènec Masachs, la pacisto kiu provis murdi diktatoron”. Serio Memorindaj esperantistoj 1. Heroldo de Esperanto N-ro 1 (2268), 93-a jarkolekto: p. 8.
Referencoj redakti
- ↑ Iñíguez, Miguel. Esbozo de una enciclopedia histórica del anarquismo espaiiol (en castellà). Fundación de estudios libertarios Anselmo Lorenzo, 2001, p. 392.