Domberg estas monto kun alteco de 674,80 metroj en Suhl, Germanujo.[1]

monto Domberg supre de Suhl, kun Odilio-kapelo kaj Bismarck-turo

Arbarekovrite ĝis la valorando ĝi enŝovas sin eoste ĝis la urbocentro kaj taksiĝas la kutima monto de la urbanoj. La rokoj tieaj nomiĝas Ottilienstein kaj surloke estiĝis ne malmultaj familiaj ĝardenoj kaj envicaj domoj.

Ottilienkapelle redakti

 
Odilia kapelo surmonte

Kapelo por Odilio starigite proksime de Ottilienstein eble servis kiel edifa preĝo-loko por ministoj; en 1528 ili okazigis tie ĉi feston. Fakuloj tamen atentigis pri la fakto ke pli en la tradicio kun minejoj estis la urboranda Anna-preĝejeto.[2]

Laŭ loka onidiro iu sankt(oz)a Burkhardt estis ermito vivanta ĉe la rokoj kontraŭbatalante en la 8-a jarcento nekristanajn kutimojn. Eĉ la nuna kapela loko estis pagana kultejo. Kuracisto trovivs en la 18-a jarcento mineralakvan fonton kiu hodiaŭ nomiĝas Ottilienquelle kaj utiliĝis por kuracado. Post alveno de Reformacio kelkaj tro ardantaj luteranoj volis malkonstrui la jam kadukan kapelon - kion malpermesis al ili la minejaj laboristoj.

La formo de la hodiaŭa konstruaĵo tamen estas nur de 1843; ĝi estis damaĝata en la 3.4.1945 kiam la Usona Armeo liberigis la urbon. Jam en 1953 ĝi denove ekbrilis disde sia bone videbla situo sendifekte.

Bismarck-turo redakti

 
Bismarck-turo, fone la elsendo-masto

Surpinte troviĝas 21 metrojn alta belvideja Bismarck-turo kiu estis konstruita inter 1895/96, laŭ la plano de la distrikta ĉefarkitekturinspektisto Richard Bartels, fare de la suhl-a masonisto Richard Hopf, el porfiro kaj kalkoŝtono. Post gravaj damaĝoj dum la Dua mondmilito ĝi rekontruiĝis, dum komunismaj GDR-tempoj, jam ne kiel Bismarck-turo sed sub la nomo Dombergturm. Restaŭriĝo fariĝis inter 1993/94 antaŭ solena renomo je Bismarckturm. Ĝi pretas por tutjara, publika aliriĝo. Belvedero nova estis kreita post la forpreno de ĝenanta ĉirkaŭo de arboj.[3] Fine de aŭgusto respektive komence de septembro okazas ĉiujare turofesto.

Oriente de la turo estas restoracio kun bierĝardeno nome Dombergbaude.

Ĉ. 50 metrojn ordokcidente for de la turo troviĝas elsendomasto.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Thüringer Landesvermessungsamt: Amtliche topographische Karten Thüringen 1:10.000. LK Schmalkalden-Meiningen, LK Hildburghausen, LK Sonneberg, Kreisfreie Stadt Suhl, Erfurt 1999
  2. Herbert Bauer: Suhl. Stadt und Land im Thüringer Wald, Druckerei Fortschritt, Erfurt 1955, p. 146–148
  3. pri la turo sur paĝoj pri ĉiuj Bismarck-turoj