Dombey and Son

anglalingva romano far Karolo Dickens

Dombey and Son (Dombey kaj filo) estas novelo de la angla aŭtoro Charles Dickens. Ĝi rakontas la historion de ŝipnaviga firmao, kies posedanto estas frustrata ĉar ne havis filon kiu sekvas lin en la laboro, kaj dekomence malakceptas la amon de sia filino, kvankam finfine li reamikiĝas kun ŝi antaŭ sia morto. La historio prezentas multajn temojn proprajn de Dickens, kiel aranĝitaj geedzecoj, infankruelo, perfido, trompo kaj rilatoj inter homoj el diferencaj klasoj. La novelo estis por la unua fojo publikigita en monataj partoj inter 1846 kaj 1848, kun ilustraĵoj de Hablot Knight Browne ('Phiz').

Dealings with the Firm of Dombey and Son: Wholesale, Retail and for Export
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1848
Eldonejo Bradbury and Evans
Ĝenro socia kritiko
vdr