Domingo López ORTEGA (naskiĝis la 25-an de februaro 1906, Borox, Toledo, Hispanio – mortis la 8-an de majo 1988, Madrido) estis fama - pro kuraĝeco - hispana matadoro kaj fakverkisto.

Domingo Ortega
Persona informo
Naskonomo Domingo Ortega
Naskiĝo 25-an de februaro 1906 (1906-02-25)
en Seseña
Morto 8-an de majo 1988 (1988-05-08) (82-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Loĝloko Aldeanueva • Madrido
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo Matadorotoreisto
vdr
Domingo Ortega 1935

Li venis el laborista familio, surscenis unuafoje en 1928 en taŭrlukto. Kiel matadoro li ekagis la 8-an de marto 1931 kaj poste luktis dum 20 jaroj en la areno. Li estis unu el la plej famaj, festitaj matadoroj de Hispanio: lia lerteco kaj kuraĝeco efikis grandparte la sekvantojn.

Lia verko El Arte del Toreo (Arto de la taŭrlukto; 1950) popularigis lian stilon. Li retiriĝis en 1954.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.