Domingo de la Calzada
Domingo de la Calzada, konata kiel Sankta Domingo de la Calzada (Viloria de Rioja, provinco Burgoso, 1019 - Santo Domingo de la Calzada, Larioĥo, la 12-an de majo 1109), estis hispana monaĥo, unu el la plej grandaj gvidantoj de la Jakoba vojo. Li estas honorata kiel patrona sanktulo de voj-inĝenieroj, kanaloj kaj havenoj; kaj de la teknikaj inĝenieroj de publikaj laboraĵoj.
Domingo de la Calzada | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1019 en Viloria de Rioja |
Morto | 12-an de majo 1109 (90-jaraĝa) en Santo Domingo de la Calzada |
Ŝtataneco | Reĝlando Leono |
Okupo | |
Okupo | anakoreto |