Jean-Dominique Gautier

Franca reĝisoro de dokumentaj filmo
(Alidirektita el Dominique Gautier)

Jean-Dominique GAUTIER, esperante Johan-Dominiko Gaŭtiero,[1] estas franca reĝisoro de dokumentaj filmoj, naskiĝinta en Bordozo en 1953.

Jean-Dominique Gautier
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1952 (1952-11-30) (71-jaraĝa)
en Bordeaux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Aktiva jam de trideko da jaroj, Dominiko Gaŭtiero specialiĝis en realigo de filmoj pri socia historio, kaj aparte pri la socia historio de la sud-okcidenta franca regiono Bearno kaj pri la batalantoj de la Hispana Enlanda Milito. Li kunlaboras jam de longa tempo kun la franca historiisto Jean Ortiz.

Lia filmo Guerrillero de 1996 ricevis la premion Jean Rouch en la Festivalo de la filmo pri Esplorado organizita de CNRS (Nacia Ceentro pri Scienca Esplorado) de Nancy, kaj la premion François Schachter en Parizo, en 1997. En la frua 2010aj jaroj, li verkis la filmon Esperanto, dokumenta filmo pri la Esperanto-Movado, por la eldonkooperativo de SAT.

Filmografio redakti

Titolo – Traduko – Priskribo Jaro Daŭro Produktanto
Louis Barthou – Rememoro pri la politika homo en sia Bearno. 1982 16 min OREP kaj Departementa Konsilantaro de la departemento Pyrénées-Atlantiques
Francis Jammes – Rememoro pri la verko de la poeto. 1986 26 min
Joseph Peyré – Rememoro pri la vivo kaj verko de la verkisto. 1987 26 min
Aspe, une vallée en sursisAspe, valo en prokrastita danĝero – Engaĝita filmo farita ĉefe en la valo de Maurienne. Produktanto estis kolektivo de la Valo de Aspe kontraŭ la tunelo de Somport: tunelo de Fréjus.[klarigu] 1995 35 min Collectif de la vallée d’Aspe contre le projet du tunnel du Somport
GuerrilleroGerilisto – La rolo de la hispanaj rezistantoj dum la Dua Mondmilito en Pireneoj. Premio Jean Rouch en la Festivalo de la filmo pri Esplorado, kaj Premio François Schachter, ambaŭ en 1997. 1996 52 min Les Films Jack Fébus
1998 26 min (versio) Les Films Jack Fébus kaj France 3 Sud
Musique pour sonnaillesMuziko por tintiloj – Kreo de muzika spektaklo miksanta la okcitanan paŝtistan tradicion (kanzonoj kaj rakontoj), perkutinstrumentojn kaj elektro-akustikan muzikon. 1999 52 min Les Films Jack Fébus
Eth Renom – Kroniko pri la kreo de "Pastoralo", tradicia spektaklo, fare de la vilaĝo de Lanne-en-Barétous en la Atlantikaj Pireneoj. 1999 26 min
Station debout péniblePeniga stara pozicio – Atesto de fizikaj handikapuloj pri siaj vivkondiĉoj. 2000 26 min
Paroles de pèresParoloj de patroj – La patreco tra atestoj de ordinaraj patroj. 2002 52 min Creav / Les Films Jack Fébus
Les maquis de l'impossible espoirLa makisoj de la neebla espero – De 1940 ĝis 1957, hispanaj respublikanoj, kiuj rifuzas la venkon de Franco, organizas heroan rezistadon en Kantabrio; du postvivintoj atestas. 2003 52 min
Espejo rojo kaj Rouge MiroirRuĝa Spegulo – Vivovojo de hispana respublikano tra la jarcento kaj Eŭropo, de la jaroj 1920 ĝis nun. Rouge Miroir estas versio verkita kun Jean Ortiz, de 2007. 2005 75 min Creav / Université de Paŭo / Diputación de Cordoba
2007 78 min Kun Jean Ortiz
Le Cri du SilenceLa Krio el Silento – La kroniko pri la eltombigo, en junio kaj julio 2004, de 22 kadavroj ĵetitaj fare de la frankistoj en du komunaj fosaĵoj de la vilaĝo de Santaella, en proksimeco de Kordovo. 2006 62 min Creav / Universitato de Paŭo
Confidences cubainesKubaj konfidencoj – Serio da renkontiĝoj kun anonimaj kubanoj, ĝenerala stato pri la ĉiutaga vivo nun en Kubo. 2007 70 min Creav
LaïcitéSekulareco, eksterreligieco – Ĝenerala stato de la leĝo de 1905 (pri libereco krei asociojn) kaj pripensoj pri ĝiaj rekonsideroj. Interparolo kun Henri Pena Ruis kaj Jean-Paul Scott, inter aliaj. Inter la produktantoj troviĝas La libre pensée – La Libera Penso. 2007 52 min Cumamovi / La libre pensée / Ĝenerala Konsilantaro de Akvitanio
Paroles d'anciensVortoj de maljunuloj – Serio da atestoj de aĝaj personoj inter 77 kaj 96 jaroj pri la hodiaŭaj kondiĉoj de maljuniĝo. 2008 63 min Creav / Ciapa
Fils de RojoFilo de ruĝulo – Portreto de Jean Ortiz,[mankas fonto] filo de hispana respublikano engaĝita en la batalo por la historia memoro kaj la postuloj de la Tria Respubliko. 2009 52 min Creav / Les Films Jack Fébus / France 3 Aquitaine
Lo que me contó abuelitoTio kion rakontis mia aveĉjo – Historio pri la bearna elmigrado en Argentino en la 19a kaj 20a jarcentoj 2009 65 min Creav / Cumamovi
Caimanes, Los sin agua – La Senakvuloj 2011 9 min Kun Jean Ortiz
Esperanto (Esperantofilmo.com) – Dokumenta filmo pri Esperanto-movado 2011 aü 2013 66 min SAT-EFK
Companeras 2015 75 min Kun Jean Ortiz
Comme un gâteau mal coupé 2018 53 min
Parlons utopie 2018 75 min

Fontoj redakti

Plejparto el la informoj de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Vikipedio.

  1. Kiel traduki.... Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2012-02-29.

Eksteraj ligiloj redakti