Dorsonumero

numero sur uniformo de atleto

En teamaj sportoj dorsonumero, simple numero, ofte referencata kiel uniforma numero, rotonumero, pulovera numero, ĉemiznumero kaj similaj esprimoj (kun tiaj nomodiferencoj variante laŭ sporto kaj lando) estas la numero vestita aŭ portita sur la uniformo de ludanto aŭ konkurencanto, por identigi kaj distingi la membrojn de teamo (kaj foje aliajn, kiaj trejnistoj kaj funkciuloj) el aliaj kiuj povas porti samajn aŭ similajn uniformojn. La nombro estas tipe montrata dorse de al ĉemizo, foje akompanata de la nomo de la koncerna ludanto. Foje ĝi estas montrata ankaŭ sur la antaŭo kaj/aŭ manikoj, aŭ sur la pantalono. Ĝi utilas por identigi la ludanton al la funkciuloj, aliaj ludantoj, oficialaj poentigistoj, kaj publiko; en kelkaj sportoj, ĝi estas indikilo ankaŭ por la posteno de la ludanto. En atletiko, kaj speciale en maratonoj (aparte en popolaj maratonoj, kie konkurencantoj povas esti miloj) kaj konkurencoj kun multaj partoprenantoj, dorsonumeroj ege gravas.

Teama numero, montrata sur ĉemizo de futbalo.

Eksteraj ligiloj redakti