Doroj

(Alidirektita el Dorujo)

Doroj (antikve-greke Δωριεῖς [Dōrieis], singularo Δωριεύς, [Dōrieus]) estis unu el la ĉefaj grekaj gentoj, apud aĥajoj, ionojeolianoj. Ili distingiĝis per la propra dialekto de la greka kaj per la karakterizaj tradicioj kaj la sociala strukturo. Ili setlis origine sur monteriĉa nordo kaj nordokcidento de la Grekio, en Antikva Makedonio kaj en Epiro. Pro ne tute klaraj kaŭzoj en la fino de la 2-a jarmilo a.K. okazis ilia migrado suden en la Peloponezon, Egeajn insulojn, parte en la bordregionon de Malgranda Azio kaj tn. Grandan Grekion (nuna suda bordregiono de Italio). Laŭdira fondinto de la gento de doroj estis Doro, filo de Heleno, mita prapatro de helenoj.

Doroj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Dora hoplito. Verŝajne ĝi bildigas spartan reĝon Leonidon la 1-an

En antikva epoko, en la 5-a jarcento a.K., estis doroj kaj ionoj la du plej multenombraj grekaj etnoj. Ilia rivaleco kulminis per t.n. Peloponeza milito. En ĝi reprezentis dorojn Sparto kaj pliaj membroj de la Peloponeza alianco.

Dora invado redakti

"Dora invado" estas nocio de moderna historiografio, penata respondi pri:

  • Ŝanĝo de la dialekto kaj tradicioj en la suda Grekio antaŭ la klasika periodo,
  • vastigo de la doroj en la greka klasika periodo,
  • fakto, ke doroj en Grekio efektive aperis.

Helenaj legendoj sciigas, ke doroj uzurpis Peloponezan duoninsulon ĉe evento nomata "Reveno de Herakleo", pri kiu klasikaj historiistoj opinias, ke ĝi evidente estas parte submetita per fakto. Tamen la procedo de vastigado de la dora kulturo en insulojn en la Mediteraneo, ekzemple Kreton, ne estas tute klarigita. Multaj historiistoj ankaŭ dubas, ke ĉi tiu invado estis efektiva kaŭzo de falo de la mikena civilizo.

Post-migrada vastigo de la doroj redakti

Malgraŭ plejparto de doroj prisetlis la Peloponezan duoninsulon, estas evidente, ke ili vastiĝis ankaŭ en Rodison kaj Sicilion. Sur tiu ĉi teritorio, same kiel en teritorio de Malgranda Azion ekestis dora Heksapolo, ses grandaj doraj urboj, kiuj estis Halikarnaso kaj Knido en Malgranda Azio, Koso, Lindo, Kameiro kaj Ialiso en la insulo Rodiso. Tiuj ĉi ses urboj rivalis kun la ceteraj ionaj urboj en Malgranda Azio.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dórové en la ĉeĥa Vikipedio.