Drașov

komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Drassó)

Drașov [draŝov] (hungare: Drassó [draŝo], germane: Troschen) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Alba Iulia. En 1910 ĝi havis 1068 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 573 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1309. Ĝi estis saksa vilaĝo ĝis la mezo de la 17-a jarcento, de kiam loĝas ĝin rumanoj. Laste ĝi estis la bieno de familio Teleki. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). Administre ĝi apartenas al Șpring, kiu situas nord-oriente. Inter la du mondmilitoj ĝi apartenis al Miercurea Sibiului (sud-oriente, en distrikto Sibiu).

Drașov
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Alba
Alinome Drassó (hungare), Troschen (germane)
Komunumo Șpring
Iama hungara departemento Alsó-Fehér
Poŝtkodo 517769
Loĝantaro 573
vdr

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti