Andreas Thaler
Andreo THALER (naskiĝinta la 10-an de septembro 1883 en Wildschönau, mortinta la 28-an de junio 1939 en Treze Tilias estis aŭstra politikisto.
Andreas Thaler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1883 en Wildschönau |
Morto | 28-an de junio 1939 (55-jaraĝa) en Treze Tílias |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Li frekventis la gimnazion en Salcburgo, Hall in Tirol kaj Feldkirch. Post kiam li estis servisto, arbohakisto, alpa paŝtisto, kaj ekde 1910 kamparano kun propra bieno, li fariĝis politikisto: urbestro en Oberau apud Wildschönau (1914-1919), deputato de la Tirola landa asembleo (Tiroler Landtag - 1919) kaj prezidanto de la Tirola landa konsilio por kulturaĵoj (Landeskulturrat - 1924). De 1927 ĝis 1934 li estis deputato al la Nacia Asembleo, de 1929-1932 estro de la Kamparana asocio (Reichsbauernbund), en 1930/31 eĉ ministro pri agrikulturo.
Studvojaĝoj kondukis lin en Sudan Amerikon en 1928 kaj 1931. En 1933/34 li organizis la elmigron de kelkaj centoj da kamparanoj tirolaj en Brazilon, kie ili fondis la komunumon Dreizehnlinden (Treze Tilias).
Verkoj
redakti- Weihnachts- und Neujahrsspiele, (=Alpenvolksbühne, 3), eldonejo Vereinsbuchhandlung, Insbruko 1936
- Die österreichische Kolonie Dreizehnlinden in Brasilien, 2-a eldono, Insbruko, 1934
Eksteraj ligiloj
redakti- Thaler kiel politikisto kun foto. germane
- Hejmpaĝo de la komunumo de Dreizehnlinden. Arkivigite je 2013-12-11 per la retarkivo Wayback Machine portugale
- Fota serio de la tirolfestivalo. Arkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine