Drevlanoj (ruse Древляне, slavone Деревлѧне, beloruse Драўляне, Draŭlianie, ukraine Деревляни) estas orientslava gento, vivinta en Nordokcidenta Ukrainio. Orienta limo de «Drevlanio» estis Dnepro, kaj norda Pripjato. Dum regado de Olga drevlanoj finfine iĝis parto de Kieva Regno.

Drevlanoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Deveno redakti

Nomo «derevlane» en la slavona signifas «arbaruloj», ĉar drevlanoj vivis en arbaroj. Ili, kiel polanoj kaj kriviĉoj, estas idaroj de orientaj kroatoj kaj orientaj serboj.

Memstara epoĥo redakti

Laŭ kronikoj, drevlanoj estis sovaĝaj, necivilizitaj homoj. Sed versioj de ĥronikistoj ne estas subtenitaj de historiistoj. Lia ĉefa urbo estis Korosten (ĝis 946) kaj poste Ovruĉ (970 - 1015).

Obeado al Kievo redakti

Laŭ kronikoj, drevlanoj konfliktis kun polanoj (gento apud Kievo). Olego la Saĝa obeigis drevlanojn, ili partoprenis en liaj ekspedicioj al Konstantinopolo (907, 911). Post la morto de Olego drevlanoj ribelis, sed kieva grandprinco Igor venkis ilin.

Je 945 drevlanoj ree ribelis kaj murdis Igoron. Poste drevlana princo Mal provis obeigi Kievon, sed Olga, vidvino de Igoro, venkis, murdis princon Mal kaj pereigis je Korosten. Ŝi finfine obeigis ilin.

Konataj princoj de Drevlanoj redakti

Je 1016 Drevlana feŭdo estis unuigita kun Kieva feŭdo.