Sankta Olga de Kievo (ruse Ольга, norena lingvo: Helga, n. ĉ. 890; m. Kievo, la 11-an de julio 969) estis de Pskov el varenga origino kiu geedziĝis kun la estonta Igor de Kievo, eble en 903.

Sankta
Olga de Kievo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 890
en Pskovo, Kieva Regno
Morto 969
en Kievo, Kieva Regno
Tombo Church of the Tithes vd
Religio paganismokristanismo vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Kieva Regno vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Gefratoj Pradslava de Kievo vd
Edz(in)o Igor de Kievo • Sergej Dmitrijev vd
Infanoj Svjatoslav la 1-a de Kievo • Uleb Igorevich vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Sanktulino
Honorata en Ortodoksa eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Olga de Kievo parolas kun Konstantino la 7-a

Post la morto de Igor, ŝi regis la Kievan reĝlandon kiel regento (945-969) de ŝia filo, Svjatoslav la 1-a de Kievo. Ŝi estis la unua suverenulo de la rusoj kiu konvertiĝis al kristanismo de la Ortodoksa Eklezio (en 945957). La ceremonioj por ŝia formala akcepto en Konstantinopolo estas tre detale priskribitaj de la imperiestro Konstantino la 7-a en sia verko De ceremoniis. Post ŝia bapto, prenis la kristanan nomon Jelena, honore al la reganta imperiestrino Elena Lecapena.

Olga estis la unua persono el la rusoj kiu estis proklamita kiel sanktulo, danke al ŝiaj penoj disvastigi kristanismon en la lando. Tamen, ŝi ne sukcesis kristanigi sian filon Svjatoslav la 1-a, pro kio la tasko iĝi kristanismo kiel ŝtatreligio estis plenumita de la nepo Vladimiro la 1-a de Kievo.