Dromeosaŭro (Dromaeosaurus = "kuranta lacerto" < malnovgreka: δρομευς 'kuranto' + σαυρος 'lacerto') estas lupogranda teropoda dinosaŭro vivinta dum la malfrua kretaceo en tio kio nun estas Alberto (Kanado). Oni konas ĝin de parta kranio kaj aliaj ostoj (piederoj, ripoj) kolektitaj en regiono kie nun estas Dinosaŭra Provinca Parko (Alberto). Oni ankaŭ trovis dekojn da izolitaj dentoj de dromeosaŭro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dromeosaŭro
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Infraordo: Celurosaŭroj Coelurosauria
Familio: Dromeosaŭredoj Dromaeosauridae
Subfamilio: Dromeosaŭrenoj Dromaeosaurinae
Genro: Dromeosaŭro Dromaeosaurus
Matthew k Brown, 1922

D. albertensis (tipo-specio)
D. cristatus
D. explanatus
D. gracilis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Galerio redakti