Dinosaŭra Provinca Parko

Dinosaŭra Provinca Parko troviĝas ĉ. 250 km oriente de Kalgario (Alberto, Kanado) aŭ 48 km nordoriente de la urbeto Brooks (Alberto).

Dinosaŭra Provinca Parko
provinca parko de Kanado [+]

Koordinatoj50° 45′ 42″ N, 111° 29′ 6″ U (mapo)50.7617-111.485Koordinatoj: 50° 45′ 42″ N, 111° 29′ 6″ U (mapo)
Areo80,86 km² (8 085,96 ha) [+]

Dinosaŭra Provinca Parko (Alberto)
Dinosaŭra Provinca Parko (Alberto)
DEC
Lokigo de Alberto en Kanado
Map
Dinosaŭra Provinca Parko

Vikimedia Komunejo:  Dinosaur Provincial Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Situo de Dinosaŭra Provinca Parko en Alberto
Situo de Dinosaŭra Provinca Parko en Alberto
provinca parko de Kanado
Bazaj informoj
Situo: Alberto (Kanado)
Plej proksima urbo: Brooks
Koordinatoj 50° 45' N, 111° 31' U Mapo
Areo: 73.29km²
Fondita: 1955
Estrado
Respondeca instanco: Alberta Parks and Protected Areas
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La parko situas en la valo de la rivero Red Deer, konata pro ĝia okulfrapa badlanda pejzaĝo. Ĉi tie estas unu el la plej grandaj bedoj de dinosaŭraj fosilioj de la mondo. Oni jam trovis ĉi tie tridek naŭ dinosaŭrajn speciojn, kaj translokigis de ĉie tie pli ol kvincent specimenojn por montri en muzeoj tra la tuta mondo. Pro ĝia graveco oni elektis ĝin Monda Naturheredaĵo en 1979.

Geologio redakti

 
Huduoj kun rudbekioj en Dinosaŭra Provinca Parko

La sedimentoj de Dinosaŭra Provinca Parko kumuliĝis dum du milionoj da jaroj kaj ampleksas tri formaciojn: la tera formacio Oldman funde de la tavoloj, la tera formacio de Dinosaŭra Parko super ĝi, kaj la mara formacio Bearpaw plej supre. La formacion de Dinosaŭra Parko, en kiu estas la plejmulto de la fosilioj, ĉefe faris grandaj riveroj en subtropikaj marbordaj malaltejoj laŭ la okcidenta bordo de la Okcidenta Enlanda Marvojo. La formacio datiĝas de la malfrua kampania epoko de antaŭ 75 milionoj da jaroj; la Formacio de Dinosaŭra Parko kovras periodon de ĉ. unu miliono da jaroj.

Paleontologio redakti

Dinosaŭra Provinca Parko konservas mirinde diversan grupon de nesalakvaj vertebruloj. Inter la fiŝoj estas ŝarkoj, rajoj (kiel la durofago Myledaphus), pagajfiŝoj, arknaĝiluloj, garoj, kaj teleostoj. Inter amfibioj estas ranoj, salamandroj, kaj la formortintaj albanerpetontidoj. Inter reptilioj estas lacertoj (kiel la granda varano Paleosaniwa), vasta gamo de testudoj, krokodiluloj, kaj fiŝ-manĝanta ĥampsosaŭro (Champsosaurus).

La dinosaŭroj de la parko estas mirinde diversaj. Inter ili estas:

Familio Ceratopoj (Ceratopsia)

Familio Hadrosaŭredoj (Hadrosauridae)

Familio Ankilosaŭroj (Ankylosauria)

Familio Hipsilofodontedoj (Hypsilophodontidae)

Familio Pakicefalosaŭroj (Pachycephalosauria)

Familio Tiranosaŭredoj (Tyrannosauridae)

Familio Ornitomimedoj (Ornithomimidae)

Familio Kenagnatedoj (Caenagnathidae)

  • Ĥirostenoto: Chirostenotes pergracilis, Ch. elegans, Ch. collinsi

Familio Dromeosaŭredoj (Dromaeosauridae)

Familio Troodontedoj (Troodontidae)

Necerta Klasifado

Birdoj kiel hesperornitoformaj estis en la terenoj kies faŭno konserviĝis en Dinosaŭra Provinca Parko. Tie estis ankaŭ grandegaj flugsaŭroj parencaj al kecalkoatlo (Quetzalcoatlus). Subpiede kuris marsupiuloj de familio stagodontedoj, placentuloj, kaj mult-tuberkululoj.

Naturo redakti

La parko havas tre kompleksan ekosistemon kun nigraj poploj. Ĉirkaŭ ĝia ekosistemo estas la prerio, sed ĝi estas en si mem unika. Ĉe noktiĝo vokas korusoj de kojotoj kaj kordejloj. Oni povas vidi leporojn, cervojn, kaj antilokaprojn kiel ankaŭ sonserpentojn, kaj aliajn serpentojn. Numenioj kaj kanadaj anseroj vizitas la parkon printempe kaj somere. Iuj el la plej nordaj kaktospecioj kreskas en la parko, inter ili la pikpiro kaj la pediokakto.

Historio redakti

Oni fondis la parkon en 1955 por festi la 50-an Jubilean Datrevenon de Alberto kun la celo protekti la fosiliejojn. La unua parkestro estis Roy Fowler, farmisto kaj amatora serĉanto de fosilioj.

Ĝis 1985 oni devis sendi tion kion oni malkovris en la parko al muzeoj en la tuta mondo - inter ili la Reĝa Muzeo de Alberto en Edmontono - por scienca analizado kaj montrado. Tio ĉesis kiam oni malfermis la Reĝan Muzeon de Paleontologio Tyrrell, cent kilometrojn for en Provinca Parko Midland apud Drumheller.

Monda Naturheredaĵo redakti

Unesko deklaris ĉi tiun parkon Monda Naturheredaĵo en 1979 kaj pro ĝia pejzaĝo, kaj pro la graveco de la fosilioj ĉi tie trovitaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti