Drupa

Presfoiro en Germanio

Drupa estas la plej granda foiro en la mondo por ekspozicio de ekipaĵoj por presarto en la mondo, okazanta ĉiun kvaran jaron fare de la foirejo Messe Düsseldorf en Düsseldorf, Germanio. La vorto drupa estas kunfandaĵo de la germanaj vortoj druck und papier; preso kaj papero respektive.

Miloj da industrifakuloj partoprenas kutime, kaj en la korporacia reprezentado tipe estas kompanioj kiel Agfa Graphics, Océ N.V., Muller Martini, EIZO, Esko, Hewlett-Packard, Xeikon, Flint Group, Heidelberger Druckmaschinen, Manroland, Kern, Pitney Bowes, New Solution, Xerox, Kodak, Canon, Transeomedia, DirectSmile, Konica Minolta, Ricoh, Martin Automatic, Komori Corporation, Fujifilm, Siegwerk, Inspectron kaj Koenig & Bauer AG.[1] Kelkaj novaj teknologioj estas tipe montrataj dum Drupa.

Referencoj redakti

  1. drupa 2012 Exhibitors. Messe Düsseldorf. Alirita 17a de Aŭgusto 2014.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 51° 15′ 40″ N 6° 44′ 35″ O / 51.261 °N, 6.743 °O / 51.261; 6.743 (mapo)