Du-l-Hiĵĵa

dekdua kaj lasta monato de la Islama kalendaro

Du-l-HiĵĵaDhu al-Hijjah (en araba: ذُو ٱلْحِجَّة‎, Ḏū al-Ḥijjah, IPA: [ðu‿l.ħid͡ʒ.d͡ʒah]), literumita ankaŭ kiel Zu al-Hijjah, estas la 12a kaj fina monato en la Islama kalendaro. Ĝi estas tre sankta monato, en kiu okazas la Haĝo (Pilgrimado) same kiel la Festivalo de la Ofero.

"Du-l-Hiĵĵa" laŭvorte signifas "Posedanto de pilgrimado" aŭ "La monato de pilgrimado". Dum tiu monato islamaj pilgrimantoj el la tuta mondo ariĝas en Mekko por viziti la Kaabon. Haĝo estas plenumita en la 8a, 9a kaj la 10a de tiu monato. La Tago de Arafat okazas en la naŭa de la monato. Eid ul-Adha, nome "Festivalo de la Ofero", ekas en la deka tago kaj finas en la sunsubiro de la 13a.