Dua Konferenco de Kairo

La Dua Konferenco de Kairo de 4a al 6a de decembro 1943 okazis en Kairo, Egiptio, kaj celis la eblan kontribuon de Turkio al la flanko de la Aliancanoj en la Dua Mondmilito.[1] Partoprenis la Usona Prezidento Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill, Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, kaj la Prezidento İsmet İnönü de la Respubliko Turkio.[1]

Roosevelt, İnönü kaj Churchill en la Dua Konferenco de Kairo.

Ĝis 1941, kaj Roosevelt kaj Churchill havis la opinion ke la neŭtraleco de Turkio estas utila al la interesoj de la Aliancanoj malhelpanta la Akson atingi la strategiajn naftorezervojn de Mezoriento. Sed la komencaj venkoj de la Akso ĝis la fino de 1942 kondukis Roosevelt kaj Churchill re-taksi eblan Turkian partoprenon en la milito de la flanko de Aliancanoj.[1] Turkio havis mezgrandajn Armeon kaj Aerforton dum la milito, kaj partikulare Churchill deziris, ke Turkio malfermu novan fronton en Balkanio.[1] La 30an de januaro, 1943, Churchill sekrete kunsidis kun İnönü ene de vagono en la Ĝenice Stacio, 23 kilometrojn el Adana en Turkio, por studi la aferon.[1]

Roosevelt, siaflanke, ankoraŭ kredis, ke Turkia atako estus tro riska kaj ke ebla turka malsukceso estus katastrofa por la Aliancanoj.[1]

İnönü bone konis la malfacilaĵojn kiujn lia lando devis suferi dum 11 jaroj de senĉesa milito (nome Ital-turka milito, la Balkanaj militoj, la Unua mondmilito, kaj la Turka milito de sendependeco) inter 1911 kaj 1922, kaj estis determinita reteni Turkion for de alia milito tiom longe kiom li povos. İnönü ankaŭ deziris sekuron pri financaj kaj militaj helpoj por Turkio, same garantion ke Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando staru kun Turkio okaze de soveta invado de la Turkaj Markoloj post la milito, kiel Josif Stalin malferme estis espriminta.[1] La timo al soveta invado kaj la nekaŝita deziro de Stalin kontroli la trafikon de la Turkaj Markoloj finfine okazigis, ke Turkio lasu sian dekomencan principon de neŭtraleco en internaciaj rilatoj kaj eniris en NATO en 1952.

Por la momento Turkio pluhavis sian neŭtralecon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 U.S. Army: "Strategic Planning for Coalition Warfare, 1943-1944" de Maurice Matloff, Chapter XVI, pp. 379-380. Center of Military History, United States Army, Washington D.C., 1990. Library of Congress Catalog Card Number 53-61477. First Printed 1959-CMH Pub 1-4. Alirita la 23an de januaro 2019.