Dubova (Mehedinți)
komunumo en Rumanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dubova |
Dubova (ĝis 1977: Plavișevița) estas komunumo (kaj en ĝi la centra vilaĝo) en la rumana distrikto Mehedinți. Ĝi situas ĉe golfeto de Danubo, kiu tie estas la landlimo al Serbio, 20 km sud-okcidente de Orșova.
Dubova | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
vilaĝo • sidejo de komunumo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mehedinți | |
Alinome | Dunatölgyes (hungare), Plavișevița (ĝis 1977) | |
Iama hungara departemento | Krassó-Szörény | |
Situo | 44° 38′ N, 22° 16′ O (mapo)44.62527777777822.266666666667Koordinatoj: 44° 38′ N, 22° 16′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 149 m | |
Poŝtkodo | 227170 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 785 (en 2011) | |
– vilaĝo | 410 (en 2011) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 112931 | |
Administre apartenas al la komunumo Dubova la vilaĝoj Baia Nouă kaj Eibenthal, kiuj situas sud-okcidente en montaro. Ambaŭ estas pliparte loĝataj de etnaj ĉeĥoj. Sur la teritorio de la komunumo krome iam ekzistis la vilaĝo Tisovița.
Tra Dubova iras la nacia vojo DN 67, kiu iras laŭlonge de Danubo. La plej proksima fervoja stacio estas en Orșova. Sude de Dubova situas la komunumo Svinița, kiu estas atingebla nur tra la teritorio de Dubova.