Eibenthal
komunumo en Rumanio
Eibenthal (ĉeĥe Tisové Údolí, Eibentál aŭ Jeventál - la nomo estas origine germanlingva kaj signifas "valo de taksusoj") estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Drobeta-Turnu Severin. Administre ĝi apartenas al la komunumo Dubova kaj al la distrikto Mehedinți. Ĝia unua mencio skriba estas el 1827, kiam la vilaĝo estis fondita. En 1934 ĝi havis ĉ. 600 loĝantojn.
Eibenthal | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mehedinți | |
Alinome | Tisové Údolí (ĉeĥe), Eibentál (ĉeĥe) | |
Komunumo | Dubova (Mehedinți) | |
Situo | 44° 33′ N, 22° 10′ O (mapo)44.54522.164166666667Koordinatoj: 44° 33′ N, 22° 10′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 411 m | |
Poŝtkodo | 227172 | |
Loĝantaro | 308 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 112940 | |
Eibenthal estis fondita de ĉeĥaj setlantoj - la sume malgranda etna malplimulto de ĉeĥlingvanoj en Banato nomatas pemoj. En la censo de 2002, 269 el la 308 vilaĝanoj deklaris sin etnaj ĉeĥoj[1]. Do la vilaĝo daŭre konsideriĝas lingvoinsulo de la ĉeĥlingvaj pemoj en la regiono.
Referencoj
redakti- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-03-20 .
Eksteraj ligiloj
redakti- www.eibenthal.eu ĉeĥe
- artikolo "Prázdniny u krajanů" (Ferioj ĉe sametnanoj) ĉeĥe en la retejo banat.cz, arkivigita en junio 2016]
Ĉeĥaj vilaĝoj en la rumana Banato: Bigăr (Bígr) • Eibenthal (Eibentál) • Frauvízn (inundigita) • Gârnic (Gerník) • Ravensca (Rovensko) • Sfânta Elizabeta (Svatá Alžběta) (pereinta) • Sfânta Elena (Svatá Helena) • Şumiţa (Šumice)
Ĉeĥaj vilaĝoj en la serba Banato: České Selo • Krušice
Vilaĝoj de ĉeĥaj germanoj el Klatovy-regiono en la rumana Banato: Wolfswiese • Brebu Nou (Weidenthal) • Weidenheim • Lindenfeld
Ĉeĥaj vilaĝoj en la serba Banato: České Selo • Krušice
Vilaĝoj de ĉeĥaj germanoj el Klatovy-regiono en la rumana Banato: Wolfswiese • Brebu Nou (Weidenthal) • Weidenheim • Lindenfeld