Duetilbenzenoj
Sistema nomenklaturo 1,2-Duetilbenzeno 1,3-Duetilbenzeno 1,4-Duetilbenzeno
Ordinara nomo o-Duetilbenzeno m-Duetilbenzeno p-Duetilbenzeno
Kemia strukturo Strukturo de la 1,2-Duetilbenzeno Strukturo de la 1,3-Duetilbenzeno Strukturo de la 1,4-Duetilbenzeno
CAS-numero 577-55-9 99-62-7 100-18-5
PubChem 8657 8864 7734
Kemia formulo C10H14
Molmaso 134,22 g/molo
Materistato Senkolora likvaĵo
Fandopunkto −31,2 °C −83,9 °C −42,83 °C
Bolpunkto 184 °C 181,1 °C 183,7 °C
Solvebleco Nesolvebla en akvo

Duetilbenzeno (C10H14) estas organika kombinaĵo apartenanta al aromataj hidrokarbonidoj, kiuj havas tri izomerajn formojn o-, m- kaj p-duetilbenzenoj, t.e. 1,2-, 1,3- kaj 1,4-duetilbenzenoj. Ili estas kutime uzataj kiel miksaĵo, solvanto aŭ por prepari aliajn organikajn kombinaĵojn.

Karakterizaĵoj redakti

Ĉe media temperaturo, duetilbenzeno estas senkolora likva substanco. La kombinaĵo estas nesolvebla en akvo, sed solvebla en organikaj solvantoj kiel etanolo, duetiletero, acetono kaj benzeno.

Preparado kaj uzo redakti

Izomeroj de duetilbenzeno estas preparitaj kiel kromproduktoj en la produktado de etilbenzeno per la Friedel-Crafts alkiliga reakcio inter etileno kaj benzeno. Aluminia klorido estas uzata kiel katalizilo en la procezo. Sub tiuj kondiĉoj, parto de la duetilbenzeno reakcias kun benzenaj molekuloj en transalkiliga reakcio por formi etilbenzenon, kaj kutime la proporcio de duetilbenzeno en la fina produkto estas proksimume 35% de la maso. De tio, la m-izomero estas proksimume 65%, la p-izomero 30% kaj la o-izomero proksimume 5%. Simila izomerdistribuado okazas dum alkilado de etilbenzeno kun etileno, kie zeolitoj funkcias kiel kataliziloj. Nur la m-izomero estas formita kiam formo-selektemaj zeolitoj estas uzitaj, kaj la p-izomero povas esti preparita ĉe malalta temperaturo de etilbenzeno kun hidrogenfluorido kaj bora trifluorido funkcianta kiel kataliziloj.

Multo de la duetilbenzeno estas reciklita reen en la etilbenzenan produktadan procezon. La duvinilbenzeno estas produktata el la m- kaj p-izomeroj, sed la o-izomero ne povas esti uzata por tiu celo ĉar ĝi formas naftalenon sub senhidrogenigaj kondiĉoj. La kunmetaĵo ankaŭ povas esti uzata kiel solvanto, kiel brulaldonaĵo, kiel la brulaĵo en la produktado de akvovaporo kaj en akvofrakciigo.