Duflo
La Duflo estas speco de mantelo. Ĝia origino estis unu etna kostumo nomita Czamara, kiu eniris al Pollando kaj Litovio el Turkio trapasinte Hungarion ĉirkaŭ la 16-a jarcento, kaj populariĝis kiel kostumo de pollandanoj. ĉirkaŭ la 19-a jarcento, kaj poste ekpopulariĝis en cetera Eŭropo en la 1850-aj jaroj. Ĝi estis vaste utiligita kiel vintra vestaĵo de la Brita Reĝa Mararmeo dum la Dua Mondmilito, kaj post la milito pli populariĝis.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/68/Duffle_coat.jpg/220px-Duffle_coat.jpg)
Kvar ĉefaj trajtoj estas kapuĉo, dika teksaĵo propra por vintra ŝirmado, subŝtofo el tartano kaj batonformaj kvazaŭbutonoj ligeblaj per maŝ-formaj agrafingoj.