Dun-le-Palestel

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Dun-le-Palestel estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1106 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Dun-le-Palestel
Panoramo de Dun-le-Palestel
Panoramo de Dun-le-Palestel
Panoramo de Dun-le-Palestel
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Dun-le-Palestel (ĉefurbo)
INSEE kodo 23075 [+]
Poŝtkodo 23800
Kodo laŭ INSEE 23075
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Laurent Daulny
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 106 (1 999)
Loĝdenso 112 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°18′22″N 1°40′00″O  /  46.30611°N, 1.666667°O / 46.30611; 1.666667 (Dun-le-Palestel) (mapo) Koordinatoj: 46°18′22″N 1°40′00″O  /  46.30611°N, 1.666667°O / 46.30611; 1.666667 (Dun-le-Palestel) (mapo)
Alto 294 m - 507 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,81 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Dun-le-Palestel en Francio
46° 18′ 22″ Nordo 1° 40′ 00″ Oriento / 46.3061111111 °N, 1.66666666667 °O / 46.3061111111; 1.66666666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dun-le-Palestel [+]
vdr

Geografio redakti

Dun-le-Palestel etendiĝas sur 9,81 km², kaj havis 1 106 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 112 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Dun-le-Palestel situas je alteco de 507 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Dun-le-Palestel apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Laurent Daulny, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj redakti

La portalo de la loka preĝejo estis klasifikita kiel Monumento historia.

Lokaj famuloj redakti

Administrado redakti

Dun-le-Palestel estas la ĉefurbo de la kantono de Dun-le-Palestel. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti