La duobla majoritato estas balotsistemo en kiu majoritato devas esti akirita laŭ du kriterioj.

En Eŭropa Unio leĝa decido estas adoptita nur se ĝi ricevas 55 % de la voĉoj de la membroj de la konsilio reprezentantaj almenaŭ 15 ŝtatojn kaj almenaŭ 65 % de la loĝantoj de Eŭropa Unio ;

En Svislando, baloto kun konstitucia karaktero devas arigi duoblan majoritaton de la kantonoj kaj de la popolo.