La Duŭamŝa rivero (angle Duwamish River, elp. duŭAmiŝ) estas la nomo de la plej malsupraj 12 mejloj (19 km) de la Verda rivero de Vaŝingtonio, Usono, de la enfluejo de la Nigra rivero ĝis Golfeto Elliott, parto de Puĝeta Fjordo, ĉe la artefarita Havena insulo. Ĝi estas la sola granda rivero de la havenurbo Seatlo, kaj ĝia elfluejo estas la centro de mara transportado kaj industrio en tiu urbo. La nomo de la rivero venas de la loka indiĝena popolo.

Duwamish (rivero)
riveroestuaro
Bazaj informoj
Longeco 19 km
Fluo
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Vaŝingtonio
vdr
la industria parto de la Duŭamŝa rivero en Seatlo

Historio redakti

 
Ĝis 1906

Ĝis 1906 la Verda rivero enfluis la Blankan riveron ĉe Auburn, kaj la Nigra rivero poste enfluis la Blankan, kaj post tiu punkto oni nomis ĝin Duŭamŝa, sed en 1906 la postefikoj de granda inundo ŝanĝis la fluejon de la Blanka rivero tiel ke ĝi ne atingis la verdan, sed fluis suden al la Pujalpa rivero. Jena malnova mapo montras la iaman formon de la riversistemo.