Eŭkaristia Kapeleto

La Eŭkaristia Kapeleto havas popularajn nomojn en la diversaj landoj kie la Katolika Eklezio ĉeestas (ekzemple, Santíssimo ["Plejsankta"] en la portugala). Ĝi estas la kapelo kie restas la tabernaklo, kaj pro tio ĝi surhavas ornamojn pli noblan kaj atentokaptan ol la aliaj partoj de la preĝejo. En tiu loko oni konservas la Plej Sanktan Sakramenton (tio estas, la Eŭkaristion), kaj tial ĝi havas tian nomon.

Tiuj kapeloj fariĝis pli ofte videblaj en la preĝejoj post la Dua Vatikana Koncilio, ĉar antaŭe la Roma Rito postulis, ke la tabernaklo restu sur la ĉefa altaro, kaj en multaj kazoj la malgrandaj altaroj ankaŭ posedis siajn proprajn tabernaklojn. Nuntempe, en multaj preĝejoj, la tabernaklo estas proksima al la altaro kaj al la ĉefa parto de la preĝejo kaj, en tiuj kazoj, ne ekzistas la Eŭkaristia Kapeleto. Katolikoj konsideras devotan agon preĝi en tiu kapeleto antaŭ kaj post la mesoj, "komplimentante Jesuon [en la Eŭkaristio]". Ekzistas grupoj de preĝado kiu kunvenas dum la semajno en tiu loko por veneri la Eŭkaristion, okazoj ofte alnomataj "Adorado al la Plej Sankta Sakramento".