Nomon Eurito (helene Εὔρυτος, latine Eurytus) portis kelkaj figuroj en la helena mitologio:

Oiĥala reĝo redakti

Eŭrito en la helena mitologio estis oiĥala reĝo. Heraklon li onidire instruis arkpafadon. Li mem opiniis sin la plej bona arkpafisto en la mondo kaj ke li ŝatis konkursojn, promesis sian filinon Iolon edziniĝi al venkinto super si. Longe ŝajnis, ke tia evento tute ne eblas, sed poste Iolon svatiĝis Heraklo, kiam li finis la taskojn por la reĝo Eŭristeo. Kaj venkis tuj unuafoje. La reĝo Eŭrito opiniis honorofendo, ke li estis venkita de sia propra lernanto kaj forpelis lin. Heraklo foriris Tirinton, kien al li venis Eŭrita filo Ifito pro tio, ke de lia patro intertempe perdiĝis brutaroj kaj Heraklon ili suspektis. Tio kontraŭe ofendis Heraklon kaj Ifiton ĵetfaligis de turo. Por purigi sin de tiu ĉi murdo, Heraklo devis sklaviĝi al la reĝino Omfalo.

Heraklo malgloron de Eŭrito ne forgesis, post jaroj li iris akompane de siaj amikoj Eĥalion, ebenigis ĝin kun la tero, Iolon foririgis kaj Eŭriton mortigis.

Giganto redakti

Eŭrito nomiĝis ankaŭ Giganto, kiu ĉeestis ribelon kontraŭ la olimpiaj dioj. En la batalo svenigis lin la dio Hermeso kaj fine mortigis lin Heraklo.

Aŭgia filo redakti

Heraklo onidire mortigis ankaŭ plian Eŭriton, filon de la reĝo Aŭgio.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eurytos en la ĉeĥa Vikipedio.