Eŭrobato (Eurobeat), kiel la nomo mem sufloras, devenas el Eŭropo (do el kelkaj eŭropaj ŝtatoj). En Usono oni iam muzikon Eŭrobato kestetigis kiel "Hi-NRG" (komune kun kelkaj freestyle music furoroj).

Eŭrobato
Kulturaj fontoj
Stilaj fontoj 1985-1989: Brita versio de "Italo Disco".
1987-nuntempo: Dance/Hi-NRG muziko kun elementoj de Italo-disco produktita plimulte por Japanio.
Loko kaj tempo por komenciĝo 1985-1989: Unuiĝinta Reĝlando

1985-nuntempo: Italio, Honkongo kaj Japanio

Jaroj de prosperado Devena Eŭrobato: populara en Britio en la jaroj 1985-1990. Kelkaj kantoj ricevis surgluaĵon "Hi-NRG" en Usono.
Moderna Eŭrobato: granda en Honkongo kaj Japanio inter la 90-aj jaroj ~ nuntempo. Populareco inter aziaj komunumoj en Usono
Tipaj instrumentoj SintetiziloDrumomaŝinoElektra gitaro
Derivaj ĝenroj Italo DiscoEuro discoSpacesynthJ-corePara Para
Rilataj kategorioj
vdr

Eŭrobato estas ankaŭ krom aliaj kunigita kun japana para para danca kulturo.

Deveno de la vorto redakti

La termino Eŭrobato estis unuafoje uzita en Granda Britio, por ke ĝi priskribu kantojn produktitaj de brita Motown versio Stock, Aitken & Waterman, kiuj skribis furorkantojn al muzikaj grupoj kaj muzikistoj kiel ekzemple Dead or Alive, Bananarama, Jason Donovan, Sonia, aŭ Kylie Minogue. Tiu ĉi britishebeat estis malpli Hi-NRG orientita ol japana-itala versio.

La termino "Eŭrobato" estis en Britio ankaŭ uzata por konkreta Italo Disco de tipo Sabrina Salerno kaj pluaj.

Uzo de la termino "Eŭrobato" en Japanio redakti

En japanio oni uzis la vorton "Eŭrobato" en italo-disco produktita en Germanio aŭ Italio. Italo-disco importoj baldaŭ estis kunigataj kun nokta Para Para kulturo, kiu estiĝis en baldaŭaj okdekaj jaroj.

Tiu ĉi nova stilo montriĝis kiel tre populara en Japanio, sed en resto de la mondo neniu sciis ion pri la Eŭrobato. En Japanio tiu ĉi muziko estis nomata kiel "Eŭrobato", "Super Eŭrobato" aŭ "Eŭrobato Flash".

Ĉar merkato kun Eŭrobato muziko tre sukcesis en Japanio, la italaj produktoroj do koncentriĝis precipe al ĝi kaj ĝi ankaŭ kreis muzikon por ĝi.

Malgraŭ tio, ke plimulto da homoj jam eble aŭdis pri Eurodance, Euro discoEuro house - pri Eŭrobato aŭdis malmulte da homoj, estas nemirinde, ke en Eŭropo Eŭrobato estas absolute ne konata.

En animea serio Intial D, kiu estas fondita en manzo de Schichi Shigen, eksonos Eŭrobato muziko, precipe dum konkursaj scenoj, kio katenis atentemon (tiu Eŭrobato) de ne-japanaj fanoj.

Eŭrobato (en Japanio) similigas la devenojn de italo-disco, kun kiuj oni eksperimentis sintetizile. Tipaj markoj: daŭra, rektlinia, ŝanĝiĝanta bas-oktavo (Hi-NRG elemento), sintetiziloj (kelkaj el ili prezentas ekzemple arĉinstrumentojnblovinstrumentojn), drumomaŝinon en fono. Tiuj ĉi sonoj estas trateksitaj per voĉa muziko kaj "naturaj" akustikaj instrumentoj de tipoj pianogitaro (la plej kutima). La tuta miksaĵo alportas alternan melodian energian komplekson.

En la jaro 1998, BENAMI, la fratina branĉo de KONAMI kreis video-dancan ludon Dance Dance Revolution. Tiu ĉi ludo proponas Eŭrobato muziko el labelo Dancemania (apartenanta al firmao Toshiba-EMI). KONAMI ankoraŭ kreis Para Para Paradise, video-dancan ludon plena de Eŭrobato kantoj. Arkado/Akcia ludo Sonic the Fighters de firmao SEGA entenas soundtrakon influita de Eŭrobato.

Eŭrobato el japana vidpunkto redakti

Eŭrobato evoluis el diversaj stiloj de Hi-NRG, Space Disco, Italo-Disco, kanada Disco kaj elektronika muziko, stiloj, kiuj estiĝis en ŝanĝo de sepdekaj kaj okdekaj jaroj. Tiutempe, kiam disco muziko ĉesis esti populara en Usono influe de granda rezisto. Dum la moderna muziko estas plimulte diferencigata laŭ ties tekstoj, Eŭrobato ne estas diferencigata nur laŭ la tekstoj, sed laŭ sintetizilaj refrenoj konataj ankaŭ kiel Sabi (mallongigite por Sabishagaru, kio signifas rememorigi ion, iun).

Laŭ la t.n. sabi Eŭrobato estas dismetebla en pluajn subĝenrojn, kiuj havas tipajn signojn de ritmo ĝis harmonio. Iam ĝi povas rememorigi malnovan discon, iam ĝi povas esti tre "rapida kaj gaja" kiel Happy Hardcore aŭ Speed Music, aŭ uzi pli da elektrikaj gitaroj.

Plua tipa afero en Eŭrobato estas tiu, ke la muzikistoj kutime uzas pli pseŭdonomoj, dependantaj de "humoro" de konkreta kanto ktp. Ekzemple Ennio Zanini, kies kantoj estas kutime atakemaj kaj pli rapidaj, kutime elektos nomon kiel "Fastway", ĉe tiuj pli seriozaj li elektas nomojn kiel ekzemple "Dusty".

Kelkaj kantoj de Eŭrobato povas rememorigi konatajn "klasikulojn": "Like a Virgin", "Goodbye Yellow Brick Road", "What is Love", aŭ "Station to Station". Tiuj ĉi kantoj havas la samajn nomojn, sed tio ne estas cover versioj.

Eŭrobato: Stiligo (por Japanio) redakti

Kiel plimulto de muzikaj ĝenroj, eĉ (la moderna) Eŭrobato havas sian tipan "modelon", laŭ kiu estas la kanto komponita:

intro → riff (musical synth) → a melo (verse) → a melo2 (bridge) → a sabi (chorus) → riff (musical synth) → finigo

Intro estas enkonduka parto de kanto, riff estas muzika parto sen voĉca muziko. Melo(dio) estas unua strofo de kanto, tio sama melo(dio)2 .

Aparte estas, ke tiun "tipan modelon" havas ĉiu surludiga kompanio alian:

A Beat C redakti

A-Beat C estas evidente la plej konata labelo entute. A-Beat C estis en Japanio prezentita de kompilaĵo VA - Super Eŭrobato 9 (Avex Trax) en la jaro 1994. Produktoroj kaj muzikistoj el tiu ĉi labelo laboris kun Eŭrobato kaj Italo-Disco ankoraŭ antaŭe, ol tiu ĉi labelo estiĝis, do eblas ĉi tie "kunpuŝiĝi" kun kelkaj "konataj vizaĝoj". La plej konataj aŭtoroj de A-Beat C: Dave Rodgers, Powerful T, Norma Sheffield and Futura. Post la ajro 2007 multe da produktoroj kaj muzikistoj forlasis tiun ĉi labelon, inter ili estas Domino, Sandro Oliva, Matt Land, Mega NRG Man, Lolita, the Go Go Girls, Neo, Nuage, Annerley Gordon, Kiko Loureiro, Mickey B., ktp.

Nuntempe A-Beat C estas kritikata elflanke de fanoj, ĉar ili konjektas, ke la plej novaj surludigaĵoj estas "malbone produktataj, malfortaj, ripetiĝantaj kaj sen inspiro".

Signifaj A-Beat C kantoj:

  • "Try Me" - Lolita
  • "Space Boy" - Dave Rodgers
  • "Sunday" - Nuage
  • "Hurricane" - Karen

"Fever the Night" - Matt Land

Nuntempaj signifaj kantoj:

  • "Speedy Runner" - King & Queen
  • "A Neverending Night" - Mickey B.
  • "Dance In My Town" - Dave & Futura

Delta redakti

Delta apartenas inter pli malnovajn Eŭrobato labelojn. Ĝi estis kreita en la jaro 1995, kiam produktoroj A. Leonardi el A-Beat C, L. Newfield & C. Moroni el Time kunigis siajn fortojn, por ke ili kreu novan Eŭrobato labelon. La unua Super Eŭrobato albumo, kiu havis ankaŭ Delta komponaĵojn, estis Vol, 64. Delta havis ankaŭ unu grandan furorkanton, tiu estis Marko Polo - "Money Go! So", pase Delta havis pli kaj pli furorkantojn. En Deltan enfalas Marko Polo, Niko, Vicky Vale, Cherry, Pizza Girl, Suzy Lazy, Max Coveri, Dr. Love.

Signifaj Delta kantoj: "Doctor Love" - Dr. Love "Killing My Love" - Leslie Parrish "Running In the 90's" / "Golden Age" - Max Coveri "Crazy For You" - Pizza Girl

Nuntempaj signifaj kantoj: "Full Metal Cars" - Daniel "Burning Up The Night (Total Fire)" - 2 Fast "Set Me Free" - Cherry

Eŭrobato kompilaĵoj redakti

Ekzistas kvanto Eŭrobato kompilaĵoj, tiu plej konata estas Super Eŭrobato kaj diversaj "Super Eŭrobato presents..." kompilaĵoj, publikitaj de kompanio Avex Trax.

  • Aerobeat Eŭrobato
  • Eŭrobato Masters
  • EuroPanic!
  • Euromach
  • Eŭrobato Disney
  • Eŭrobato Flash
  • Gazen ParaPara!!
  • LovePara²
  • Maharaja Night
  • Maharaja Night - Hi NRG Revolution
  • ParaPara Paradise
  • Super Euro Best
  • Super Euro Christmas
  • That's Eŭrobato
  • The Early Days of SEB
  • Tokio Hot Nights
  • VIP Mega Euro Star

Eŭrobato labeloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti