Eŭropa ŝoseo 12
internacia ŝoseo en Eŭropo
La eŭropa ŝoseo 12 (E 12) estas eŭropa ŝoseo, kiu vojas inter okcidento kaj oriento plejparte tra Finnlando, sed en partoj ankaŭ tra Svedio kaj Norvegio. Ĝi longas 910 kilometrojn, komenciĝas en Mo i Rana en Norvegio kaj finiĝas en Helsinko. En Svedio ĝi ankaŭ nomatas Blå vägen, do "blua vojo", ĉar ĝi sekvas la riveron Ume älv.
Eŭropa ŝoseo | |
---|---|
Bazaj datumoj | |
suma longo | 910 km |
landoj | |
mapo | |
Itinero redakti
Mo i Rana − Storuman − Umeå − (pramŝipo) − Vaasa − Tampere − Hämeenlinna − Helsinko
En Finnlando la ŝoseo sekvas la vojon de la finna ŝtata ŝoseo 3.