Eŭrovido-Kantokonkurso 2025

eŭropa televida kantokonkurso

La Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 estis la 69-a eldono de la Konkurso Eŭrovido. Ĝi okazis en Svislando. Gastigata de la Svisa Radia kaj Televida Kompanio (SRG SSR), la konkurso okazis en halego rande de Bazelo, ĉe la limo al la komunumo Münchenstein de la kantono Bazelo Kampara, kaj konsistis el du duonfinaloj la 13-an kaj 15-an de majo, kaj finalo la 17-an de majo 2025. La tri koncertspektakloj estis prezentataj fare de Hazel Brugger kaj Sandra Studer, kaj en la finalo aliĝis kiel tria prezentistino Michelle Hunziker. Ĉi-jare cetere ankaŭ membro de esperantista familio estis inter la teknikistoj: la 21-jara filo de Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė deĵoris antaŭ kaj dum la eventaj tagoj.

Eŭrovido-Kantokonkurso 2025
emblemo
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 13-a de majo 2025 vd
Fino 17-a de majo 2025 vd
Antaŭe Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 vd
Poste Eŭrovido-Kantokonkurso 2026 vd
Geografia situo CH1903: 613552 / 265460 (mapo)47.5397222222227.6186111111111Koordinatoj: 47° 32′ 23″ N, 7° 37′ 7″ O; CH1903: 613552 / 265460 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 (Svislando)
Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 (Svislando)
DEC
Map
Eŭrovido-Kantokonkurso 2025
Moto United by Music
Retejo Oficiala retejo
vdr
Mapo de la partoprenantoj de la konkurso de 2025

Partoprenantoj

redakti

Interalie (en alfabeta ordo laŭ la landoj, ĉiuj kantistoj pri kiuj ekzistas esperantlingvaj vikipediaj biografi[et]oj) la kontribuon de Aŭstrio prezentis Johannes Pietsch alinome JJ, la kontribuon de Ĉeĥio prezentis kantisto Adam Pavlovčin je artista nomo Adonxs kaj tiun de Estonio la repisto Tomas Tammemets je artista nomo Tommy Cash, Finnlandon reprezentis Erika Vikman, kontribuon de Francio kantis Anne Peichert alinome Louane kaj tiun de Grekio la kantistino Klavdia, la kontribuon de Hispanio prezentis kantistino Melodía Ruiz Gutiérrez je artista nomo Melody, Israelon reprezentis la kantistino Yuval Raphael, Italio estis reprezentata per Lucio Corsi, Nederlando per la devene konga kantisto Claude (Kiambe) - kaj la gastiganta kontribuo de Svislando estis la bazelanino Zoë Anina Kressler alinome Zoë Më.

Polemiko

redakti

Jam ekde 2024 ekestis polemiko pro la partopreno de Israelo en la konkurso, konsiderante, ke jam de antaŭ kelkaj jaroj oni malpermesis la partoprenon de Rusio pro ĝia invado en Ukrainion, dum la saman kriterion oni ne aplikis al Israelo pro sia genocida invado en Gazaon.[1] Tiukadre oni denuncis subpremadon fare de la Eŭrovida organizo kontraŭ tiuj kritikoj kaj aparte kontraŭ la montrado de palestinaj flagoj kaj pro la manipulado de la filmado, kiu kaŝis la prifajfadon kontraŭ la israela prezento. Precize la organizo minacis la hispanan konkursan teamon pro la apogo al la defendo de la palestina aŭtonomio.[2] La pozitivan rezulton de Israelo en la finalo oni rilatigis al la fakto, ke unu el la ĉefaj patronoj (eble eĉ la ĉefa) de la Eŭrovido-Kantokonkurso estas israela entrepreno, Moroccanoil, kiu fakte enspezas el israelaj instalaĵoj en palestinaj teritorioj okupaciitaj.[3][4]

Johannes Pietsch, la venkinto, montriĝis kontraŭa al la partopreno de Israelo en la sekvajara Eŭrovido-Kantokonkurso, komparante ĝian kazon kun tiu de Rusio kiu ne rajtas partopreni estante atakanta lando, same kiel kontraŭa al la sistemo de voĉdonado.[5]

Unua duon-finalo

redakti

13-a de majo 2025

Noto: Helbruna fono signifas ke la kontribuo avancis al la finalo, helgriza fono signifas ke ne.

Unua duon-finalo[6][7]
Ordo Lando Artisto Kanto Poentoj Rango
1   Islando Væb "Róa" 97 6
2   Pollando Justyna Steczkowska "Gaja" 85 7
3   Slovenio Klemen "How Much Time Do We Have Left" 23 13
4   Estonio Tommy Cash "Espresso Macchiato" (Espreso makulata) 113 5
5   Ukrainio Ziferblat "Bird of Pray" (Birdo de preĝo/ne "Bird of Prey", Rabobirdo) 137 1
6   Svedio KAJ "Bara bada bastu" 118 4
7   Portugalio Napa "Deslocado" (Delokigita) 56 9
8   Norvegio Kyle Alessandro "Lighter" (Fajrilo) 82 8
9   Belgio Red Sebastian "Strobe Lights" (Stroboskopaj lumoj) 23 14
10   Azerbajĝano Mamagama "Run with U" 7 15
11   San-Marino Gabry Ponte "Tutta l'Italia" 46 10
12   Albanio Shkodra Elektronike "Zjerm" (Koro) 122 2
13   Nederlando Claude "C'est la vie" (Jen la viv') 121 3
14   Kroatio Marko Bošnjak "Poison Cake" (Venena Kuko) 28 12
15   Kipro Theo Evan "Shh" 44 11

Dua duon-finalo

redakti

15-a de majo 2025

Dua duon-finalo[8]
Ordo Lando Artisto Kanto Poentoj Rango
1   Aŭstralio Go-Jo "Milkshake Man" (Laktokoktela Viro) 41 11
2   Montenegro Nina Žižić "Dobrodošli" (Bonvenon) 12 16
3   Irlando Emmy "Laika Party" 28 13
4   Latvio Tautumeitas "Bur man laimi" (Alportu al mi bonŝancon) 130 2
5   Armenio Parg "Survivor" (Pluvivanto) 51 10
6   Aŭstrio JJ "Wasted Love" (Malŝparita amo) 104 5
7   Grekio Klavdia "Asteromata" (Αστερομάτα, Stela ĉielo aŭ Stelokulino) 112 4
8   Litovio Katarsis "Tavo akys" (Viaj okuloj) 103 6
9   Malto Miriana Conte "Serving" (Servante) 53 9
10   Kartvelio Mariam Shengelia "Freedom" (Libero) 28 15
11   Danio Sissal "Hallucination" (Halucino) 61 8
12   Ĉeĥio Adonxs "Kiss Kiss Goodbye" (Kis' Kis' Ĝis') 29 12
13   Luksemburgio Laura Thorn "La poupée monte le son" (La pupo faras bruon) 62 7
14   Israelo Yuval Raphael "New Day Will Rise" (Nova Tago Leviĝos) 203 1
15   Serbio Princ "Mila" 28 14
16   Finnlando Erika Vikman "Ich komme" (Mi venas) 115 3

Finalo

redakti

17-a de majo 2025

Finalo[9]
Ordo Lando Artisto Kanto Poentoj Rango
1   Norvegio Kyle Alessandro "Lighter" 89 18
2   Luksemburgio Laura Thorn "La poupée monte le son" 47 22
3   Estonio Tommy Cash "Espresso Macchiato" 356 3
4   Israelo Yuval Raphael "New Day Will Rise" 357 2
5   Litovio Katarsis "Tavo akys" 96 16
6   Hispanio Melody "Esa diva" 37 24
7   Ukrainio Ziferblat "Bird of Pray" 218 9
8   Unuiĝinta Reĝlando Remember Monday "What the Hell Just Happened?" 88 19
9   Aŭstrio JJ "Wasted Love" 436 1
10   Islando Væb "Róa" 33 25
11   Latvio Tautumeitas "Bur man laimi" 158 13
12   Nederlando Claude "C'est la vie" 175 12
13   Finnlando Erika Vikman "Ich komme" 196 11
14   Italio Lucio Corsi "Volevo essere un duro" 256 5
15   Pollando Justyna Steczkowska "Gaja" 156 14
16   Germanio Abor & Tynna "Baller" 151 15
17   Grekio Klavdia "Asteromata" 231 6
18   Armenio Parg "Survivor" 72 20
19   Svislando Zoë Më "Voyage" 214 10
20   Malto Miriana Conte "Serving" 91 17
21   Portugalio Napa "Deslocado" 50 21
22   Danio Sissal "Hallucination" 47 23
23   Svedio KAJ "Bara bada bastu" 321 4
24   Francio Louane "Maman" 230 7
25   San-Marino Gabry Ponte "Tutta l'Italia" 27 26
26   Albanio Shkodra Elektronike "Zjerm" 218 8

Rezultoj

redakti

Venkis Johannes Pietsch nome de Aŭstrio.[10][11] Tio signifas ke la sekvajara kantokonkurso okazos en tiu lando kaj estos gastigata per la aŭstra televida korporacio ORF.

Eksteraj ligiloj

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Un ministro de Israel lanza un mensaje a Sánchez tras Eurovisión: “La bofetada la hemos escuchado en Jerusalén” El País, 19-a de majo 2025, alirita la 19-an de majo 2025.
  2. Seis expertos analizan Eurovisión: ¿por qué no gustó Melody? ¿Es Austria justa ganadora? ¿Debe participar Israel? El País, 19-a de majo 2025, alirita la 19-an de majo 2025.
  3. Paco Tomás La noche que Eurovisión se fue a la mierda Público, 19-a de majo 2025, alirita la 19-an de majo 2025.
  4. Alba Giraldo, La UER no sancionará a RTVE y defiende a su "valioso patrocinador" israelí en plena polémica por Eurovisión El Periódico Extremadura, 19-a de majo 2025, alirita la 19-an de majo 2025.
  5. JJ, el ganador de Eurovisión 2025, se pronuncia contra la presencia de Israel en el certamen Público, 21-a de majo 2025, alirita la 22-an de majo 2025.
  6. Eurovision.tv: First Semi-Final of Basel 2025. EBU. Alirita 28 januaro 2025 .
  7. Eurovisionworld: Eurovision 2025 Semi-final 1 Results (angle). Alirita 18 majo 2025 .
  8. Eurovision.tv: Second Semi-Final of Basel 2025. EBU. Alirita 28 januaro 2025 .
  9. Eurovision.tv: Grand Final of Basel 2025. EBU. Alirita 28 januaro 2025 .
  10. "Sensation perfekt. Österreich gewinnt den Song-Contest" - ĉe: ORF.at, 18.5.2025
  11. "Wasted Love" (video)


Eŭrovido-Kantokonkurso
19561957195819591960196119621963196419651966196719681969197019711972197319741975197619771978197919801981198219831984198519861987198819891990199119921993199419951996199719981999200020012002200320042005200620072008200920102011201220132014201520162017201820192020202120222023202420252026
Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
20032004200520062007200820092010201120122013201420152016201720182019202020212022202320242025